Panteono
Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
|
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 16; | Aldoni propran komenton
Kvankam mi ne konis Przemek aparte proksime, ĉar li apartenis al la iomete pli antaŭa generacio de pola esperanto-junularo, mi aprezis lin kiel pli spertan kaj talentan kolegon, modelan esperanto-aktivulon, patron... kaj simple homon, kun kiu ĉiam estis amuze kaj interese paroli Esperanton! Estis por mi mirinde, ke li povis agordi tiel vastan volontulan esperantan agadon kun profesia laboro kaj familia vivo... En mia memoro plej profunde restos la PEJ-semajnfino en Bjalistoko, kiam Przemek gastigis nin en la bjalistoka klubejo, kaj la ĉiamaj renkontiĝoj ĉeokaze de Arkones.
Persone mi dankas al Przemek ankaŭ pro alia, ne-esperanta kialo - ke li tre helpis al mi ĉe la lernado de la belorusa lingvo, ĉar li kundividis kun mi siajn tre bonajn lernomaterialojn kaj poste demandadis min, kiel iras mia lernado kaj alparoladis min eĉ en tiu lingvo. Do jes, mi povas diri, ke mi efektive lernis la lingvon ankaŭ danke al li. Tio estas mia persona, reala pruvo de lia amo al ĉirkaŭ-Bjalistokaj kulturoj kaj interkompreniĝo inter la popoloj.
Mortis vera Esperantisto. Mi funebras kun la familio kaj esperas, ke la animo de Przemek vivos eterne en Esperantujo.
Kiel multajn esperantistojn, ŝokis nin la subita kaj tro frua forpaso de nia amiko Przemysław Wierzbowski.
De kiam ni ekkonis lin en 2007, Pŝemek estis laŭvice kamarado, mentoro, kolego kaj partnero en multaj okazoj. Kiel instruistoj, ni kunlaboris en Tuluzo, Bjalistoko, Greziljono, kaj enkadre de multaj aranĝoj (menciinde Somera Esperanto-Studado kaj Printempa Reta Kursaro) kaj ErasmusPlus-projektoj.
Ni memorados lin kiel homon diligentan, spritan, kreeman kaj agrablan, kiu scipovis komuniki sian entuziasmon. Li inspiradis nin plurmaniere, interalie per siaj elstaraj talentoj kiel instruisto.
Tiu inspiro plu akompanu nin en la estonteco.
Ĝis, Pŝemek!
Marion kaj Christophe
Ni neniam forgesos Pŝemon, ni konatiĝis dum diversaj IJKoj, jes, la frenezaj ja partoprenis IJKon......................precipe pro ĝia neforgesa etoso, estas belega familio, kiu perdis unu el siaj infanoj......................Plor' Plor', kaj vi plu vivu en niaj koroj...
Ni konatiĝis en Martigues en 2008 okaze de la franca nacia kongreso, vi bele prelegis pri via lando.
Poste ni kunlaboris en Mazara de Valo en Sicilio kadre de Comenius projekto en 2012. Tie vi multe helpis al mi pro viaj multnombraj talentoj. Vi havis bonan humursenton, la vivo en la apartamento estis tre agrabla kaj vi prezentis al la loĝantoj kelkajn receptojn el via lando.Vere vi estis elstara!
vi forlasas nin tro frue...
Mi kondolencas plej kore.
Monika 05
Estas tre malgaje aŭdi forpason de juna homo, despli de patro de du malgrandaj infanoj kaj de tre aktiva esperantisto. Li organizis gravajn eventojn en Bjalistoko, eldonis librojn... Tre ĉagrenas min perdi iaman studenton (fininton de la instruista trejnado) ...
Sinceran kunsenton al liaj edzino kaj infanoj
“Li estis mia onklo en 2025, mi tre ŝatis konversacii kun li. Miaj kondolencoj al lia familio.
Admirinda aktivulo! Kia ŝoko kaj bedaŭro! Ekzemplo de konstanta kaj kompetenta agado. Mi kondolencas plej kore.
Vortoj ne sufiĉas, Pŝemek, neniam sufiĉos.
Mi povas nur danki vin, senfine, pro ĉio, kion ni kundividis ekde nia unua renkontiĝo en 2012; estis - kaj daŭre estas - granda honoro, vera trezoro, interkonatiĝi kun vi, kunlabori kun vi, ĝui vian klerecon, vian specialan humursenton, kaj admiri vian elstarecon, ĉar jes, vi estis elstara pri ĉio, kion vi iniciatis kaj realigis.
Restos al mi multe da memoroj pri niaj komunaj travivaĵoj; konsolo ne, konsolo ne estas, ne povas esti.
Mi sendas miajn kondolencojn al familianoj de Przemysław kaj al tiuj, kiu laboris kun li.
Ankaŭ mi estas ŝokita! Mi renkontis lin du-tri fojojn, En 2024 ni triope vizitis la societon kaj mi prelegis por ili. Li estis tiom juna, vere bedaŭrinde!
elkorajn kondolencojn al lia familio.
Mi tre malĝojis eksciinte pri la tute neatendita forpaso de Pŝemek. Mi unue renkontis lin en Greziljono, kie li estis mia instruisto. Mi memoras lin kiel tre afablan, paciencan kaj profesian homon. Sincerajn kondolencojn al lia familio kaj al ĉiuj liaj proksimuloj. Ripozu en paco, Pŝemek.
Mi estas vere ŝokita! Tiel brila kaj juna homo. Kondolencojn al la familianoj :-(
Przemyslaw vi estis unu el la instruistoj kiuj plej helpis min dum mia lernando kaj kiujn mi plej aprezis.
Via forpaso ŝiras, plorigas mian koron. Ripozu pace.
Kondolencojn al la familio.
Tro, tro, tro frue vi forlasis nin, Pŝemek. Vi mankos al ni, al viaj amikoj kaj familianoj, al la tuta movado. Dankon pro ĉio. Vi restos en nia memoro.
Kara Pŝemek, vi ne povas imagi kiel vi mankos al ni ĉiuj. Mi konservos niajn komunajn memorojn por ĉiam. Bonan vojaĝon, kara amiko.
En tiu nigra tago, mi pensas al liaj etaj infanoj, al lia edzino, kaj al liaj familianoj, specife al la gepatroj, kiuj ĉiuj brutale ĵetiĝas en funebron doloregan kaj longdaŭran. Ankaŭ al liaj kolegoj kaj amikoj, kiuj amare bedaŭras lian malaperon. Mi pensas ankaŭ al li kiu tiom juna devis forlasi vivon kiun li klare ŝategis, en kiu li plene partoprenis. Mi esperas ke la amo inter ili ĉiuj helpos trairi kaj fine transiri la larmojn. Ripozu en paco, kara Pŝemek.


