Novaĵoj
Nova retejo de Esperanto por lernejaj klasoj
Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-23 23:24:15
Freŝa informo el Brazilo.
Ekfunkciis nova retejo de la instrukompleto Esperanto por lernejaj klasoj de Josias Barboza.
![]() |
La instrukomleto baziĝas je moderna, paroliga metodo, inkludas bele ilustritajn lernolibrojn, manlibrojn por la instruisto kaj sonmaterialon. La uzon de la lernilo helpas nova retejo kun servoj, specimenoj kaj elŝuteblaj aldonaĵoj. La duvoluman libroparon kaj la gvidlibrojn ni jam prezentis en nia Katalogo antaŭ pli ol jardeko. La diversaj eldonaĵoj de la libroj (el la jaroj 2015-2019) aĉeteblas en Brazilo kaj ĉe Amazon. En la libroservo de UEA nun ne troveblas la ekzempleroj.
|
|
|
| Al la listo | Forpasis Probal Dasgupta (en Barato) → |



