Novaĵoj
Forpasis Probal Dasgupta (en Barato)
Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-01 12:15:09

Kun tre granda malĝojo ni anoncas la subitan forpason de Probal Dasgupta (1953–2026), prezidanto de la Akademio de Esperanto, eksa prezidanto de UEA (2007-2013), kolego en la universitato en Poznano, membro de edukado.net.
Probal forpasis la 1an de junio 2026, neatendite, en sia nokta dormo pro apopleksia atako. La kremacia ceremonio okazis samtage, en lia urbo Kolkato.
Probal laŭprofesie estis lingvisto, majstris kaj instruis nian lingvon altnivele, kontribuis per sennombraj artikoloj, literaturaj verkoj kaj tradukaĵoj al la Esperanta kulturo.
Pri lia vivo vi povas legi en la Panteono lian propran sinprezenton, sub kiu viaj memoraĵoj kaj pensoj estas tre bonvenaj.
Mi mem perdis ankaŭ konsilanton, instruiston kaj personan amikon, kun kiu antaŭ du semajnoj mi ankoraŭ interŝanĝis ankaŭ personajn mesaĝojn.
Ni kondolencas al la vidvivno Malasree Sircar kaj ilia filo Abir, kaj al nia tuta movado, en kiu ni kun sincera admiro kaj respekto konservos memorojn pri li, pri liaj agadoj, verkoj kaj aliaj kontribuoj.
Kara Probal, bonan vojaĝon.
Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net
Foto: K. Kovats, en Poznano.
| Al la listo | Forpasis Jorma Ahomäki en Finnlando → |


