Panteono
Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
|
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton
Kia ŝoko ! Mi havis la ŝancon veturigi lin- elstara esperantisto - de Torino al les Brenets ĉe Mirejo Grosjean por renkontiĝo kun aliaj esperantaj fakuloj ! ĝi estis speciala momento. Atente al la vilaĝoj kiujn ni trapasis,li petis halton kaj fotis la ardezajn tegmentojn de la Aosta Valo. Tre modesta, li montris multan empation por homoj ĉirkaù li. Li restos en mia koro.
Mi funebras kun la familio.
Monika 05
Forlasis nin denove longjara amiko, vivanta en fora mondo, sed restanta nun en niaj koro kaj memoro. Mi funebras kun la familio kaj nia movado. Nome de la Germana E-Biblioteko en amikeco pli daŭrema ol niaj vivoj, Utho Maier
Ŝokis min la novaĵo pri la subita forpaso de Probal, ja antaŭ kelkaj tagoj ni korespondis pri lia artikolo por la anglalingva libro pri interlingvistiko kaj esperantologio. Li ĉiam estis helpema, kunlaborema, komprenema kaj havis profundajn konojn. Li dufoje gvidis lingvistikan kurson kadre de la Interlingvistikaj Studoj de AMU en Poznano, ĉe ni.
Esperantio perdis en lia persono gravan kontribuanton en la tereno de lingvistiko, literaturo, gvidanto de UEA kaj AdE.
Ripozu en paco!
Mi sincere kunsentas kun lia familio
Ilona
Kiel terura ŝoko hieraŭ matene ŝalti mian komputilon kaj legi la konsternan novaĵon, ke Probal mortis dum la nokto. Eĉ la antaŭan vesperon li ankoraŭ sendis mesaĝojn en Facebook. Mi konis lin ekde 1980, kiam ni ambaŭ laboris en la Centra Oficejo, kaj ni renkontiĝis multajn fojojn dum la postaj jaroj ĉe diversaj kongresoj. Mia ĉefa memoro pri li estas, ke li tute ne kapablis verki simple - li neniam povis skribi simplan frazon, se eblus kompliki ĝin! Kaj tamen tio estis ŝerco inter ni. Tiun trajton mi nun rerigardas kun nostalgio. Estas apenaŭ eble konvinki min pri lia malĉeesto.
Kara Probal, min ĉiam kortuŝis via afabla aliro al kiu ajn, via modesto kaj via humuro, kiu interalie montriĝis en viaj multaj vortludoj en esperanto. Ankaŭ miajn francajn trovaĵetojn vi volonte frandis kaj tio donis al ni aldonan ludplacon. Vi mankas jam al mi, kara. Ripozu en ĝojo.


