Novaĵoj
Forpasis Jorma Ahomäki en Finnlando
Kategorio: Movado; Dato: 2026-04-26 13:36:35
![]() |
Ni informas vin ke la 21an de februaro 2026 forpasis eminenta kaj multflanka finnlanda esperantisto Jorma Ahomäki (1931-2026).Profesie Jorma estis pedagogo, laboris kiel lernejestro kaj rektoro. Esperanton li eklernis en 1959 de Andreo Cseh. Ekde 1966 ĝis 2009 li instruis Esperanton, inter aliaj dum la (Somera) Universitato de Turku, kaj poste en diversaj vesperaj kursoj kaj programoj. Post 2009 li lernigis individuojn per skajpo. Dum siaj multaj vojaĝoj kaj organizado de prelegoj de eminentaj esperantistoj, plie danke al la kunlaboroj kun radistacioj kaj revuoj li fariĝis konata kaj ŝatata en Esperantujo ankaŭ internaciskale. Nia redakcio esprimas siajn kondolencojn al la familio, la finna movado kaj al ĉiuj, kiuj havis la honoron kunlabori aŭ rilati kun Jorma. Ripozu li en paco. Viajn omaĝvortojn kaj memoraĵojn vi povas postlasi en la Panteono. |
![]() |
| Al la listo | Forpasis Radojica Petroviĉ → |




