Novaĵoj
Forpasis Radojica Petroviĉ
Kategorio: Movado; Dato: 2026-03-13 17:14:30
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj priploras la forpason de RADOJICA PETROVIĆ (1949-2026).
Li membris en la Ligo ekde 1991, servante seninterrompe en la estraro ekde 2001 kaj kiel prezidanto inter 2003 kaj 2009. Li portis al siaj Esperantaj agadoj la tre strukturitan mensan kapablon kaj la atenton al detaloj de instruisto pri komputiko.
Radojica brile organizis ILEI-konferencojn kaj kongresojn, ne nur en diversaj kontinentoj, sed ankaŭ en sia lando, Serbio. En sia instruado de Esperanto li precipe substrekis la interkulturan aliron, zorgante pri trejnseminarioj por instruistoj. Li ĉiam substrekis la honoron de ILEI kaj la neceson fari siajn proprajn elektojn.
La tuta Ligo sendas siajn kondolecojn al la familio kaj al la serba esperantistaro, kiu perdis veran kolonon, ĉiam atentan al la necesoj de junuloj kaj blinduloj kaj pretan motivigi al nova agado.
Ankaŭ en la nomo de kunlaborantoj kaj membroj de Edukado.net ni kondolencas al la familio.
Noto: Ne serĉu Radojica en nia Panteono, ĉar li neniam akceptis eniri tien dumvive, kaj petis ke ni ne honoru lin per enpanteonigo ankaŭ post lia forpaso. Ni malĝoje, sed respektas lian deziron.
| Al la listo | Faktoj kaj pensoj pri nia Panteono → |


