Novaĵoj
Faktoj kaj pensoj pri nia Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-02-13 14:06:02
La Panteono de edukado.net estas kolekto de vivprezentoj de meritplenaj Esperanto-instruistoj kaj elstaraj agantoj por la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Komence de 2026 estas en la kolekto entute 344 prezentitaj kolegoj, el inter ili 163 vivantoj.
La forpasintaj instruistoj (nun 181) eniras la Panteonon kiam ajn en la jaro, kiam ni trovas informojn pri ili aŭ kiam ili forlasas nian mondon.
En 2025 ni perdis multajn karajn kolegojn, el kiuj preskaŭ ĉiuj, bonŝance vive, jam eniris la Panteonon, do, iliaj propraj tekstoj donis bonajn bazojn por nekrologoj kaj memorartikoloj. La prezentoj tre bone taŭgas ankaŭ por tio, ke ni kolektu memoraĵojn pri tiuj homoj por la posteuloj kaj familianoj de la foririntoj. En la unua suba bildo vi vidas la dek ĉi-jare perditajn kolegojn. Ni invitas vin klaki al la bildo, viziti la retpaĝon kaj trovi tiujn, pri kiuj vi ŝatus postlasi viajn pensojn kaj sentojn.
En la dua bildo estas kolekto de panteonanoj, el unu elektita lando, nome el Ĉeĥio. Danke al la kunlaboro de Miroslav Malovec ni ricevis tekstojn kaj fotojn de 15 eminentaj agintoj el Ĉeĥio. Je simila kunlaboro ni invitas niajn membrojn por ke ni povu plu konstrui nian memormonumenton por ĉiuj, kiuj donis sin por Esperanto. (Klako al la foto portos vin al la kolekto.)
La vivaj premiitoj ricevas lokon en la kolekto unufoje jare, okaze de la naskiĝtago de edukado.net, kiu samtempas kun la Zamenhof-tago meze de decembro. Dum la tuta jaro ni kolektas proponojn el la movado kaj poste petas la kandidatojn mem verki sian biografian prezenton. Tiel en nia Panteono legeblas la plej aŭtentaj informoj, grandparte kompilitaj de la kolegoj mem, redaktitaj kaj kontrolitaj de Katalin Kovats kaj Robert Bogenschneider.
La proponojn pri premiotoj ni atendas en la forumo, kun indiko de atingeblo al la koncernulo.
Ni akceptas ankaŭ biografiajn prezentojn de tiuj instruistoj, kiuj mem ŝatus deponi ĉe ni siajn vivresumon kaj foton por la tempo kiam tiuj dokumentoj kaj informoj estos necesaj.
Ne hezitu do kontakti la redaktoron kun kandidatigaj proponoj aŭ biografioj.
Bonan promenadon en nia Panteono, inspiran legadon de la riĉaj vivresumoj de niaj herooj
| Al la listo | KER-kalendaro por 2026 → |




