Novaĵoj

KER-kalendaro por 2026

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-22 22:04:53

Ekzamenoj-datoj en 2026 laŭ la niveloj 

 
B1 - skriba  11a de julio  RETE aŭ papere*  
 7a de aŭgusto Papere - dum UK   
B1 - aŭskulta  12a de julio NUR rete  
  7a de aŭgusto  NUR papere, dum UK  
B2 - skriba  11a de julio  RETE aŭ papere*  
  7a de aŭgusto Papere - dum UK   
B2 - aŭskulta  12a de julio NUR rete  
  7a de aŭgusto  NUR papere, dum UK  
C1 - skriba  11a de julio  RETE aŭ papere*  
  7a de aŭgusto Papere - dum UK   
C1 - aŭskulta  12a de julio NUR rete  
 7a de aŭgusto  NUR papere, dum UK  
C2 - aŭskulta  4an de aŭgusto RETE aŭ papere dum UK  
C2 - skriba  7a de aŭgusto  RETE aŭ papere dum UK  

 

*Paperajn ekzamenojn la 11an de julio

eblas organizi dum  diversaj aranĝoj, urboj, kluboj.

Ni antaŭvidas sesion fine de BET (Latvio), en Greziljono (FR), dum la ILEI-kongreso en Ĉinio, en Kolombio kaj eble en via urbo!

Interesiĝantoj pri organizado de lokaj paperaj ekzamenon kuntaktu Katalin Kovats por pliaj informoj.

Limdato por mendi tian sesion: la 15a de aprilo. 

Kompleta ekzameno konsistas el skriba kaj parola ekzamenparto. La parola havas du partojn: aŭskultkomprenan teston kaj parolintervjuon. 

Se oni trapasas la skribajn kaj aŭskultkomprenajn testojn en diversaj lokoj, datoj aŭ manieroj, tiujn eblos peti kunigi kaj validigi kiel UNU kompletan ekzamenon, sed nur ene de la sama nivelo. 

Al la parola ekzameno apartenas ankoraŭ intervjuoj, kiuj trapaseblas RETE dum junio, julio aŭgusto en diversaj datoj, laŭ individua tempo-rezervadoj. Ĉeeste havi la intervjuon eblos nur dum UK en Graz. Ankaŭ tiuj kandidatoj, kiuj ekzameniĝas papere dum la kongreso, rajtas havi la intervjuon rete. 

Ekzameno por la C2-nivelo okazos dum UK,

sed ne nur papere, ĉeeste,

sed ankaŭ rete. UEA denove anoncas KONKURSON por trovi

la plej bonajn regantojn de Esperanto en 2026.

La alvokon kaj la regulojn vi povas legi en la paĝo de la C2-konkurso

Lidatoj por aliĝi por la ekzamenoj

de julio: ĝis la 1a de majo

de aŭgusto, ĝis la 1a de junio. 

Pli malfruaj aliĝintoj devos pagi kroman sumon. 

Ekde aprilo estos preparseioj en Zoom kaj en Ekparolu!

La detalan horaron

de la ekzamenoj bonvolu vidi en la ekzamenpaĝokie troveblas ankaŭ

la aliĝiloj 

de la jam certaj sesioj. 

Ekde februaro eblos provi

senpagajn ekzamentestojn, 

kiujn vi povas provi en retaj kondiĉoj kaj poste ni donas konsilojn pri via nivelo kaj elektendaj ekzamenformoj. 

Al la listo Raporto pri Ekparolu! en la jaro 2025

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.