Novaĵoj

Raporto pri Ekparolu! en la jaro 2025

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-20 19:35:36

La suba raporto prezentas superrigardon pri la agado de Ekparolu! dum la jaro 2025, kun statistikaj datumoj kaj ĉefaj atingoj.

En la programo estas registritaj 449 genevoj kaj trejnitaj 110 geonkloj, el kiuj, kompreneble, ne ĉiuj estis aktivaj en la pasinta jaro. Dum la jaro ni okazigis entute 473 sesiojn, kaj jarfine ni atingis la 5500an sesion. 

Laboris en 2025 "nur" 37 geonkloj, el kiuj donis almenaŭ 12 sesiojn (tio estas averaĝe monate almenaŭ po unu) 12 geonkloj. (Informojn kaj fotojn de ili vi povas vidi apude kaj en la geonkla paĝo.)

  • Ni aparte dankas kaj gratulas Luna M Silva el Portugalio, kiu ĉi-jare okazigis la plej multajn sesiojn, entute 69. Sume, ĝis la jarfino, ŝi havas 86 sesiojn.) Estas interese, ke kvankam ŝi loĝas en Eŭropo, ŝi disponigas sin ankaŭ en noktaj horoj, kaj tiel ankaŭ ekster-eŭropanoj profitas el ŝia helpo.
  • Ankaŭ nia dua diligentulino devenas el Portugalio. Maria Oliviera babilis kun genevoj 56-fojojn. Entute ŝi donis jam 90 sesiojn.
  • Peter Weide, Saliko el Danio havis 51 renkontiĝojn en 2025, dum pluraj jaroj sume 427 sesiojn ĝis la fino de la jaro.

La 12 geonkloj okazigis 384 sesiojn, t.e. la 81 % de la tutjara sesi-nombro. 

Koran dankon por la laborego kaj sindediĉo de ĉiuj laborintaj geonkloj. 

Interesa detalo povus esti, ke la geonkloj, sume en la jaro proponis entute 37 224 babileblojn, plej ofte semajne inter 600-800 okazojn, sed kelkfoje eĉ pli ol 1100 sesioj videblis en la agendo. Bedaŭrinde la kapacito de la laborfortoj ne estis sufiĉe eluztitaj, ĉar la plej multajn sesiojn (entute 20) la genevoj mendis en la lasta semajno de la jaro (verŝajne por atingi la magian nombron 5500). La plej malmulta geonkla semajna oferto estis 420 okazoj, fine de januaro 2025, sed eĉ tiam estis menditaj 14 sesioj. Ni, do, povas konkludi, ke ni havas liberan laborforton, kaj ni atendas la lernemajn genevojn. 

Ekde 2017, dum la pasintaj ok jaroj, kvar geonkloj atingis rimarkindajn sesinombrojn:
• Vida Kulikaskiene (Litovio): 440 sesioj
• Peter Weide  (Danio): 425 sesioj
Paweł Fischer-Kotowski (Nederlando): 411 sesioj
• Maurizio Giacometto (Britio) 302 sesioj.

Kune ili gvidis 1578 sesiojn. Kvankam unu sesio oficiale daŭras 30 minutojn, konsiderante preparadon, korespondadon kaj skriban konsiladon, eblas kalkuli po ĉirkaŭ unu horo da laboro por sesio. Tio signifas entute 65 diurnojn, aŭ 1560 laborhorojn, dediĉitajn de tiuj kvar geonkloj.

Ni speciale danku nian ĉef-nevinon, Maria Mesías el Luksemburgo, kiu ekde marto 2025 kontaktas ĉiun novan genevon kaj okazigas al ili ilian unuan sesion, dum kiu ŝi bonvenigas ilin, klarigas la teknikaĵojn kaj regulojn. Tiu helpo estis iniciaĵo de Maria, kaj ni spertas ke ŝia laboro faciligas la ekstudon de la genevoj. Dankon, Maria! 

Ne disponeblas preciza statistiko pri tio kiuproporcie profitis la genevoj el la laborhoroj de la geonkloj, sed ni havas kelkajn eternajn nevojn, kiuj superis jam kelkcent sesiojn. 

La kontentecon de la genevoj kaj la efikecon de la laboro ni sentas kaj spertas el komentoj, el sukcesaj ekzameniĝoj, sed ankaŭ el donacmonoj, el kiuj ni pagas la paĝarajn kostojn, la monon por la mesaĝinterŝanĝoj kaj aliajn servojn. Ne, ne la geonklojn - ili laboras tute volontule!

El la tutjaraj 55 donacoj (senditaj por edukado.net) 30 donacoj venis de genevoj kaj kelkaj geonkloj. Fakte pro regula monata kontribuo de unu nevo, dufojaj de du aliaj ni ricevis donacon en la valoro de 1550 eŭroj de 16 Ekparolu!-partoprenantoj. Dankon al ili ĉiuj. 

El tiuj donacoj ni farigis modifon en la program-parto de Ekparolu, kaj transiris de la uzo de skajpo al zoom, kio relative bone sukcesis. 

Kadre de Ekparolu!-sesioj laboras plejparte nur paroj. Ni tamen sukcesis en 2025 okazigi tri komunajn, grupajn sesiojn kun partopreno de ĉ. po 20-22 partoprenantoj (geonkloj kaj genevoj). Niaj henevoj prezentis sian urbon, regionon kaj invitis al vojaĝoj la aliajn.

Kutime nia ĉefonklino predikas pri gramtikaĵoj en la komunaj sesioj, kaj tiel okazis ankaŭ pri la nova gramatika regulo de la akademio. Tiu ŝia interesa prelego Kiu besto estas morta estis multe spektita ankaŭ ekster la rondo de Ekparolu!.

Ni kune prezentiĝis ankaŭ dum la virtuala kongreso en novembro. Pluraj genevoj kaj geonkloj trapasis KER-preparsesiojn kaj ekzamenojn, kaj ni havis komunan vespermanĝon komence de la kongreso en Brno. 

Ankaŭ en 2026 ni daŭrigos nian laboron, ŝatus okazigi iom pli da komunaj sesioj, renkontiĝos certe kaj kunmanĝos en Graz, kaj volonte helpos al la kandidatoj en la ekzamenoj. Venu kaj laboru kun ni kiel onklo aŭ onklino, aŭ sendu al nia viajn lernantojn, komencintojn por profitigi kaj ĝuigi al ili  interkomunikadon kun dekoj da geonkloj de la tuta mondo. 

Bv. studi la statistikaĵojn kaj lasi komenton en la GASTLIBRO.

Koran dankon al ĉiuj subtenantoj al la fondaĵo ESF kaj al la geonkloj, kies sindediĉa volontula laboro ebligas la funkciadon de Ekparolu!

Al la listo Forpasis Émile Malanda Nianga, DR Kongo

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.