Novaĵoj
Forpasis Émile Malanda Nianga, DR Kongo
Kategorio: Movado; Dato: 2026-01-11 10:03:36

La 5an de januaro 2026 forpasis tre aktiva afrika esperantisto Émile Malanda Nianga, deveninte el Kongo (DR).
Émile fervore agadis inter aliaj por la instruado kaj disvastigo de Esperanto en sia lando Kongo, en Sud-Afriko, plie tutafrike kaj internaciskale, kiel loka gvidanto, prezidanto de sialanda asocio de UEA, estrarano de ILEI kaj komisionano kaj konsilanto pri afrika agado de UEA.
Pro sia laboro li eniris la Panteonon de edukado.net en 2014. Je tiu okazo li verkis la sinprezenton kiun vi povas legi en nia Panteono kaj sub ĝi lasi viajn memorvortojn.
Nia redakcio kondolencas al la familio de Émile kaj al la tuta esperantista movado de Afriko. Ripozu li en paco.
| Al la listo | Ni gratulu la dek novajn panteonanojn → |


