Novaĵoj
Informoj pri la novembraj C2-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-03 22:23:39
En 2024 ankoraŭ ne estis eblo trapasi la plej altan nivelon de la KER-ekzamenoj, pri kiu havas jam atestilon 43 personoj (el la 2804 KER-sukcesintoj de ĉiuj niveloj).
Estus bone duobligi ilian nombron! Jen la sekva bona okazo je tio.
La C2-nivelaj retaj ekzamenoj okazos la 23an kaj 24an de novembro.
La individuajn parolajn partojn ni organizos por la proksimaj datoj de tiu semajnfino laŭ individua interkonsento.
La ekzameno povos okazi nur se aliĝos...
Unika eksperimento finiĝas per bonaj rezultoj en AMU
Kategorio: Movado; Dato: 2024-07-20 20:03:51
La 25-jarojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM aú AMU) ni festis per la lanĉado de magistraj Studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado en 2022. La Studoj surloke, en Poznano enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al la lingvo, kulturo kaj movado de Esperanto, kaj planlingvojn, sed ankaŭ perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (diĝitan humanistikon). En la centro troviĝis ankaŭ interkultura komunikado kaj lingvoplanado kaj -politiko.
La unikaj magistraj studoj startis kun 10 ĉinaj studentoj (el kiuj 7 el la Universitato en Zaozhuang), kvankam...
Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2024
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-06-25 21:01:34
Inter la 1a kaj la 22a de junio la KER-Ekzamena Centro de UEA organizis retajn ekzamenojn je la niveloj B1, B2 kaj C1.
Al la ekzamenoj aliĝis 69 personoj el 19 landoj, ekzameniĝis 56 kandidatoj kaj sukcesis 53.
La detalojn vi povas legi en la suba tabelo. La parolajn intervjuojn trairis 44 personoj. Tiujn sesiojn ni okazigis por kelkaj kandidatoj en aprilo, en Greziljono en ĉeesta formo, la aliaj kandidatoj trapasis ankaŭ tiun parton rete, pere de zoom.
La aŭskultkomprenaj ekzamenoj okazis...
Nia ekzamenretejo estas ALTE-taksita
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-05-05 19:06:29
Kiel sciate la UEA-KER-ekzamenoj de 2022 povas okazi jam rete kaj tutmonde. Tiu atingaĵo kaj la funkciigo de la C2-nivelo vere altiris la atenton de la fakuloj, nome la fakulojn de ALTE ( Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo ), kie UEA estas aligita membro kaj kies aranĝojn aktive partoprenas niaj reprezentantoj.
En aprilo 2024 dum la 60a ALTE-konferenco en Bad Homburg (Germanio) ni havis la honorigan okazon prezenti la KER-ekzamensistemon, kun aparta fokuso pri la retaj ekzamenoj , kaj la...
Bone progresas la provekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-03-19 01:12:12
Ni informas vin, ke meze de marto nia retejo komencis la provekzamenadojn.
Ĝis la fino de la unua semajno aliĝis 52 personoj el 21 landoj.
La plej multajn test-provantojn ni havas el Britio (7), sekvas ilin Francio kun 6 provantoj, Ĉinio kaj Hispanio kun po 5, Japanio kun 4, kaj Argentino, Brazilo, Indonezio, Usono (3), ...