Novaĵoj

ERASMUS+ subvencias stadadon de Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2025-11-06 18:48:14

Internacia studprogramo pri Esperanto por studentoj, subvenciata de Erasmus+

- Organizata de profesoroj el deko da eŭropaj universitatoj -
Limdato por peti partoprenon: 15a de novembro 2025
Jen oferto al studentoj el Eŭropo por partopreno en internacia studprogramo kun pluraj partoj,
Esperanto kiel interdisciplina kampo de transnacia novigo
("Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation").

Programo

  • Reta instruado de Esperanto dum 18 horoj (12 x 90 minutoj; por la studentoj, kiuj ne jam scias ĝin)
  • Kvin retaj lekcioj pri Esperanto (el la vidpunktoj de lingvistiko, historio, socilingvistiko, geografio kaj filozofio; 5 x 90 minutoj)
  • Du retaj seminarioj en grupetoj por antaŭprepari projektlaboraĵon (2 x 90 minutoj)
  • (La retaj programeroj okazos inter januaro kaj majo 2026.)
  • Kvintaga seminario en la universitato de Tours, Francio, 1a ĝis 5a de junio 2026, kun lekcioj, seminarioj, grupa laboro kaj lingvokurso (sume ~32 horoj); kulturaj aktivaĵoj kaj urbumado
  • Verkado de projektverkaĵo
  • Lingvoj kaj niveloj
  • La baza lingvo de la programo estas la angla (nivelo B1 bezonata).

La lernado de Esperanto servas por ebligi la aliron al originalaj dokumentoj. Antaŭscio de Esperanto ne necesas. Jamaj Esperanto-parolantoj estas same bonvenaj kaj ne devas partopreni en la lingvo-instruado.

Celgrupo
La programo estas malfermita por studentoj el tuta Eŭropo, el ajna studfako kaj por diversaj niveloj de studado (bakalaŭra, magistra kaj doktora).

La hejma universitato devas esti en la Erasmus-sistemo (kio validas por preskaŭ ĉiu eŭropa universitato).
Oni antaŭvidas la partoprenon de internacia grupo el 15-25 studentoj.

Retaj lekcioj

  • Enkonduko al la kurso
  • Esperanto en la mondo de lingvistiko (Philippe Planchon)
  • Esperanto kiel konstruita historia objekto (Pascal Dubourg-Glatigny)
  • Socilingvistiko de Esperanto (Federico Gobbo)
  • La geografio de Esperanto (Denis Eckert)
  • La filozofia fono de konstruitaj lingvoj (Başak Aray)
  • La sukcesa partopreno en la entuta programo donos 6 studopoentojn laŭ ECTS.

Tiu ĉi speco de programo nomiĝas ĉe Erasmus+ "Blended Intensive Programme" (BIP; eble: Bunta Intensa Programo de studoj).

Teamo de la studprogramo
Başak Aray (universitato de Istanbulo, Turkio), basak.aray(ĉe)bogazici.edu.tr
Davide Astori (universitato de Parmo, Italio), davide.astori(ĉe)unipr.it
Pascal Dubourg-Glatigny (EHESS-CNRS, Francio)
David Galvez Ruiz (universitato de Seviljo, Hispanio), avidgalvez(ĉe)us.es
Federico Gobbo (universitato de Amsterdamo, Nederlando), f.gobbo(ĉe)uva.nl
Martin Haase (universitato de Bamberg, Germanio), martin.haase(ĉe)uni-bamberg.de
Dennis Keefe (lingvo-instruado)
Torsten Leuschner (universitato de Gent, Belgio), Torsten.Leuschner(ĉe)ugent.be
Ecaterina Lung (universitato de Bukareŝto, Rumanio), ecaterina.lung(ĉe)istorie.unibuc.ro
Vicente Manzano-Arrondo (Civencia, Hispanio)
Philippe Planchon (universitato de Tours, Francio), philippe.planchon(ĉe)univ-tours.fr

Kiel peti partoprenon en la studoprogramo
Por peti partoprenon en la studoprogramo necesas sendi leteron de 10 ĝis 20 linioj al unu el la docentoj en la partneraj universitatoj aŭ al la kunordiganto Philippe Planchon (vidu supre).

Detaloj pri la programo kaj la organizado troviĝas en la aldonita dokumento 
 

Al la listo Forpasis Spiros Sarafian en Greklando

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.