Novaĵoj

Forpasis eminenta pola esperantisto Roman Dobrzyński

Kategorio: Edukado; Dato: 2025-11-13 21:23:31

Atingis nian redakcion malĝojiga informo pri la forpaso de la plej eminenta pola esperantisto Roman Dobrzyński.

Li estis ne nur profesia ĵurnalisto, filmisto, aŭtoro de pluraj romanoj, sed ankaŭ verva esperantisto, agema, vojaĝema, entreprenema aktivulo, kiu senlace semis, informis, instruis kaj kontinue memorigis nin pri la valoraĵoj de nia pasinteco kaj historio. 

Mi mem (Katalin) kunlaboris kun Roman jam de jardekoj, eble unuan fojon por la esperantigo de la MAZI-kompleto, sed poste en sennombraj aliaj aranĝoj, inter aliaj kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, pluraj projektoj, realigitaj de Halina Komar. Ni faris kune eĉ filmon por Grundtvig-projekto, kune busumis tra Pollando plurcent kilometrojn, plenaj je rakontoj, anekdotoj, ŝercoj kaj klaĉoj. 

Nun, je kelkaj minutoj post la novaĵo, svarmas nur dolĉaj kaj agrablaj memoraĵoj kaj mankas ankoraŭ forto por kohera kaj sistema nekrologo. Pri biografiaj informoj bonvolu legi la sinprezenton de Roman en nia Panteono

Roman, mi dankas vin pro viaj ekzisto, laboregoj kaj amikeco, pro la konfido per kiu vi komisiis al mi krei belan juvelon por via amata edzino Erika, kaj laste, ĉi-somere vi konfidis al mi la (re)instruadon de Esperanto al via filo dum miaj paroligaj lecionoj dum UK en Brno. Ripozu en paco, dum ni legos diligente la Romano pri Romano

Katalin Kovats, 

Foto fine de nia prelegvojaĝo en Nowy Sacz, en novembro 2018.

 

 

Al la listo ERASMUS+ subvencias studadon de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.