Novaĵoj
Proksimas la datoj de la retaj KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2022-05-20 20:13:40
Bonvolu legi aŭ al la foto klakante vidi kaj aŭskulti la plej freŝajn novaĵojn pri la KER-ekzamenoj.
En la sekva monato eblos trapasi KER-ekzamenojn en niveloj C1, B2 kaj B1 rete, el via hejmo, sen la neceso atendi, ke okazu ekzamenoj en via urbo aŭ lando, aŭ vi devu vojaĝi al la kongreso. Ni esperis atingi per tiu ekzamenformo ankaŭ tiujn esperantistojn, kiuj vivas izolite aŭ tiujn, kiuj pro la pandemio malvolonte partoprenus grupan aranĝon.
Nia teamo multe laboris por realigi tiun...
Informiĝu kaj aliĝu al la retaj ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2022-04-18 20:54:04
Ni informas ĉiujn interesiĝantojn pri la retaj ekzamenoj, okazontaj en junio kaj julio, ke la aliĝebloj estas malfermitaj.
Pro la fakto, ke por rete ekzameniĝi oni devas koni kaj plenumi plurajn teknikajn kondiĉojn, ni petas unue nepre legi la informojn ĉe la koncerna paĝo kaj en ties subpaĝoj.
Por helpi orientiĝi kaj doni konsilojn, en la nomo de la organizantoj, Katalin Kovats okazigos plurajn retajn konsulthorojn, al kiuj senanonce kiu ajn estas bonvena.
La informsesio estos en la programo Zoom. ...
Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko
Kategorio: Movado; Dato: 2022-04-10 19:37:12
Interesiĝo pri magistraj studoj: specialiĝo Interlingvistiko kadre de Lingvistiko kaj informmastrumado
En Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj.
Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Konsideru, ke la enskribiĝkotizo estas proksimume nur 650 eŭroj por ĉiu semestro kaj la vivkostoj en Pollando estas malpli altaj ol en okcidenteŭropaj landoj.
...
Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio?
Kategorio: Edukado; Dato: 2022-03-12 20:58:52
UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022:
• en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi,
• en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj
• fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.
...
Forpasis Claude Nourmont
Kategorio: Movado; Dato: 2022-02-25 23:15:01
Kun granda malfeliĉo ni informas vin pri la hodiaŭa forpaso de Claude Nourmont, grava movada aktivistino, kiun ni multaj konis, fruktojn de kies agado multaj el ni ĝuis aŭ profitis.
Antaŭ kvin jaroj, kiam mi invitis ŝin kompili sian propran vivresumon, ŝi plendis, ke malfacilas ĉion memori, malfacilas ĉion mallonge resumi. Kiam ni nun legas la prezenton en nia Panteono , ni komprenos, ke ŝi vere multege faris, laboris por ni. Se vi ne konis ŝin, bonvolu nepre legi pri ŝia vivo, se vi konis ŝin, ankaŭ tiam vidu, en...