Novaĵoj
Forpasis Claude Longue-Épée
Kategorio: Movado; Dato: 2025-05-11 21:16:03
Nia redakcio kun malĝojo anoncas la forpason de nia enpanteonano, eminenta franca esperantisto
Claude Longue-Épée.
Claude forlasis nin la 8an de majo 2025 je la aĝo de 93 jaroj. Esperantistiĝis junaĝe, frekventis Raymond Schwartz en la pariza trinkejo La Tri Koboldoj, kaj tre aktivis en la Esperanto-movado:
— regionskale: li estis ĝenerala sekretario de la Nordfrancia Esperanto-Federacio;
— landskale: li estis prezidanto de Espéranto France (Unuiĝo Franca por Esperanto);
— internaciskale: li partoprenis en la eŭropaj kaj universalaj kongresoj, li iniciatis Esperanton en la Eŭropa Parlamento per la programo Euroscola, kaj li iniciatis kaj organizis la centjariĝan interasocian renkontiĝon Boulogne 2005.
Claude Longue-Épée trapasis KER-ekzamenon en 2011. (Sur la foto Katalin Kovats transdonas al li la atestilon dum UK, en Kopehnhago.)
Claude estis enpanteonigita en 2015, antaŭ 10 jaroj. Ni proponas legi lian riĉan biografion, verkitan de li mem okaze de tiu evento.
Nia redakcio kondolencas al la franca movado, al lia edzino Francine kaj al la tuta familio.
Al la listo | KONKURSO “PLEJ BONA REGANTO DE ESPERANTO → |