Novaĵoj
ILEI kaj TEJO premias la plej bonajn instruistojn de la jaro
Kategorio: Movado; Dato: 2025-03-22 15:04:24
				![]()  | 
			
				 
 kaj  | 
			
				 
 ![]()  | 
		
Instruistoj de la Jaro
ILEI kun subteno de TEJO invitas ĉiujn esperantistojn proponi kandidatojn por la premio Instruisto de la jaro.
	Estas du kategorioj: 
	
	1. "Juna Instruisto de la Jaro" (por personoj malpli ol 36 jarojn aĝa, t.e. ene de la TEJO-aĝkategorio);
	2. "Instruisto de la Jaro" (por personoj pli ol 35 jarojn aĝaj) 
Kandidatoj plejeble havu:
- Regulecon en Esperanto-instruado
 - Aktivajn instrumetodojn
 - Novigajn alirojn al instruado
 - Historian kaj kulturan konigadon de Esperanto
 - Internacian kunlaboradon
 - Kreemon de instrumaterialoj
 - Longdaŭrajn pozitivajn rezultojn
 
Al la gajnintoj estos donacitaj:
- Atestilo
 - Senpaga aliĝo al TEJO-kongreso (IJK) kaj ILEI-Kongreso de la koncerna jaro
 - Senpaga membriĝo en TEJO kaj ILEI kun retaj versioj de revuoj Kontakto kaj IPR en la koncerna jaro
 - Unu libro flanke de TEJO por la “Juna instruisto de la jaro”.
 - Unu libro flanke de ILEI por la “Instruisto de la jaro”
 
	Por kandidatiĝo aŭ kandidatigo bv. sendi jenajn informojn pri la kandidato
	al ilei.prezidanto(ĉe)gmail.com:
- Personan prezenton
 - Konkretajn atingojn
 - Kontaktinformojn
 - Rekomendojn (se eble)
 
Gravaj datoj
Limdato por kandidatiĝo/kandidatigo: fino de marto 2025
	Sciigo al la gajnintoj pri ilia elektiĝo: fino de aprilo 2025
	Publika anonco pri la gajnintoj: ILEI-kongreso en 2025
	Atendas vian kandidatigon aŭ kandidatiĝon la estraro de ILEI
	 
| ← Spekteblas la prelego pri edukado.net | Al la listo | Katalin prelegos pri edukado.net → | 




