Novaĵoj
Katalin prelegos pri edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-03-17 23:10:18
Ni invitas vin al publika zoom-evento, kadre de kiu Katalin Kováts havos okazon retrorigardi al la pasintaj 24 jaroj de edukado.net, prezenti la historion de la porinstruista retejo, ties funkciadon, gravajn partojn kaj atingaĵojn, kiel ekzemple la kolekto de ekzercoj, kursoj kaj lerniloj, la ludo RISKO kaj la programo Ekparolu!.
La redaktoro de nia retejo malkaŝos kelkajn ĝis nun neniam publikigitajn okazaĵojn, kaj parolos ankaŭ pri novaj defioj kaj planoj.
La programon organizas Esperantic Studies Foundation (ESF), la grandega sponsoro de edukado.net, sen kiu nia retejo ne estus konstruita kaj ne povus funkcii. Kompreneble ne neglektendas la granda financa subteno de aliaj sponsoroj kaj subtenintoj, kiuj malavare nutras la kason de la retejo kaj ebligis la rekonstruadojn kaj funkciigon de la servoj.
Ni esperas, ke multaj el la membroj ĉeestos la prelegon, interesiĝos, starigos demandojn. Ni atendos vin. Por partopreni klaku al la zoom-bildo. ![]() |
![]() |
← ILEI kaj TEJO premias la plej bonajn instruistojn de la jaro | Al la listo | KER-ekzamenoj: datoj, informoj, aliĝiloj → |