Novaĵoj
Startis la magistra programo en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2022-12-07 15:45:10
En novembro 2022 startis la 2-jara magistra (master) programo pri interlingvistiko kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado en la Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando.
En la programo de tiuj ĉi unikaj studoj (vidu la informojn en la angla aŭ en Esperanto ) troviĝas i.e. lingvistikaj studobjektoj (tipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de Esperanto) kaj interkultura komunikado (en Esperanto), krome studobjektoj de informmastrumado (en la angla).
La pioniraj studentoj (el Ĉinio) alvenis antaŭ du semajnoj en Poznano. Surloke helpas al ili polaj studentoj. ...
Komenciĝis la C2-retaj KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2022-11-20 15:37:31
La 19an de novembro la kunlaborantoj de KER-Ekzamena Centro de UEA ( KER-EC ) kune kun la Ekzamena Laborgrupo de la Akademio de Esperanto, en la organizado de edukado.net komencis la parolan ekzamenadon de la C2-kandidatoj.
La C2-ekzamenoj disvolviĝos plejparte rete, (la unuan fojon je tiu nivelo), sed oni povos trapasi la testojn ankaŭ ĉeeste, kadre de la 10a Tutmonda Ekzamentago, kies ĉefa dato estas la 26a de novembro.
Al la C2-nivelo aliĝis entute 40 personoj : 10 al la papera versio, trapasebla...
MONATO donacas abonojn por la KER-ekzameniĝintoj
Kategorio: Movado; Dato: 2022-10-09 20:07:25
Ni kun ĝojo informas vin ke la skipo de la revuo MONATO decidis subteni la KER-ekzameniĝintojn.
Laŭ la propono ĉiu, kiu en la jaro 2022 ĝis nun sukcese trapasis aŭ en novembro trapasos KER-ekzamenon, ricevos bitan abonon (PDF, ePub, Kindle, voĉlegitan version) de la revuo Monato. La sukcesintoj en B1 kaj B2-niveloj ricevos duonjaran, la sukcesintoj en la nivelo C1 kaj C2 tutjaran abonon.
Jam por tiu premio valoras trapasi la ekzamenon.
Restas nur tiu ĉi semajno aliĝi al la ĉeestaj ekzamenoj de la 15...
Zoom-prelego pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2022-09-30 15:25:46
Prelego de Katalin Kovats
pri la KER-ekzamenoj okazos
dimanĉon je la 11a horo (tempo en Amsterdamo) kaj
estas libere alirebla tra tiu ĉi zoom-ligilo:
Pasvorto 589043
Venu, se vi jam aliĝis al la ekzamenoj en novembro, aŭ venu, se...
Surloke kaj distance, serioze kaj amike (interlingvistika sesio de AMU 17-23.09.22)
Kategorio: Movado; Dato: 2022-09-26 11:42:43
La dua jaro de la aktuala interlingvistika grupo travivis sian septembran sesion, parte surloke, parte distance – danke al Katalin Kováts, kiu prizorgis la hibridan sesion. Post la sabata konsultiĝo kaj dimanĉaj ekzamenoj sekvis la kurso de Michael Farris pri...