Novaĵoj

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

Kategorio: Movado; Dato: 2024-09-18 11:41:13

IS-studentoj finis siajn studojn per ekzamenoj, kongresaj prelegoj kaj partopreno en ARKONES


La Interlingvistikaj Studoj en la Adam-Mickiewicz-Universitato estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998.

Inter la 9a kaj 11a de septembro 2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka trijara studgrupo trapasis sian lastan ekzamenon kun defendo de faklaboraĵoj. Tiu ĉi grupo estis la plej granda komence en 2021 kaj ankaŭ fine de la studoj. Krom tri studentoj, kiuj ekzameniĝos kun prokrasto, nun, en septembro 11 gestudentoj prezentis sian temon rilatajn al 4 specialiĝoj:


 

El tradukado (gvidanto de la unuaj 3 laboraĵoj: Chris Gledhill):

  • GONG Xiaofeng (CN): Apliko de universalaj trajtoj de tradukado en la tradukoj de la ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" (recenzanto: Nicolau Dols)
  • O Gisook (KR): Korea-Esperanta traduko de korea moderna poezio (recenzanto: Klaus Schubert)
  • Vitor Tagor de Magalhaes Monteiro (BR): Aŭtomataj Tradukiloj (recenzanto: Klaus Schubert)
  • YU Jianchao (CN): El la ĉina al Esperanto: diferencaj esprimoj en realaĵo, strukturoj kaj kulturaĵoj (+ etvortara ĉapitro pri lernado, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto: Alessandra Madella)

El interlingvistiko (gvidanto Vera Barandovská-Frank):

  • Ana Alebić-Juretić (HR): La fonto(j) de la Fiuma idiomo. Ĉu la Fiuma idiomo estis la unua internacia lingvo en Rijeka (eksa Fiume)? (recenzanto: Ida Stria)
  • Renato Guedes Filho (BR): Ikoneco por artefaritaj lingvoj (recenzanto: Ida Stria)

El Esperanto-movado (gvidanto Mark Fettes):

  • Fabio Fortes (BR): Kiom lingvo efikas sur la mondo? La utopioj kaj la politika programo de Esperanto laŭ Brazilaj esperantistoj (recenzanto: KIMURA Goro Christoph)
  • Tim Owen (GB): Esperanto en Britujo: de la Unua Libro ĝis gastigado de la Universala Kongreso en 1907 (recenzanto: Ziko van Dijk)

El metodiko (gvidanto Katalin Kováts):

  • Maurizio Giacometto (GB): Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu! kiel ilo por efika dua-lingva akirado (recenzanto: Peter Weide)
  • Rafał Darasz (PL): Andrzej Pettyn – la pedagogia penso kaj aliro al instruado spegulita en liaj elektitaj lernolibroj de Esperanto (recenzanto: Barbara Pietrzak)
  • Milan Kolka (CZ): Pretigo de elektronika versio por plurlingva temvortaro (+ programado, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto Markos Kramer)


Ankaŭ la unujaran instruistan trejnadon finis 5 partoprenantoj (gvidanto Katalin Kováts):

  • Aranka László (RS): Reta instruado de Esperanto en miksitaj grupoj de vidantoj kaj nevidantoj (recenzanto Rob Moerbeek);
  • Nedeljka Lozaniĉ (RS): Reta instruado de Esperanto por nevidantoj (recenzanto Rob Moerbeek)
  • Yentl-Rose Hemelrijk (FR): Pedadogia analizo de verkigaj taskoj (recenzanto Hans Becklin),
  • Lidia Komar (PL): Halina Komar kaj ŝia socia agado per Esperanto (recenzanto Barbara Pietrzak)
  • ZHANG Changsheng (CN): Kultura konverĝo, tradukado kaj elpensoj por ĝia instruado (+ etvortara ĉapitro pri laboro, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto Alessandra Madella).

Ili havis kompleksan ekzamenon pri Esperantaj lingvo, kulturo kaj movado, krome provinstruadon. Ni havis la bonŝancon gastigi ankaŭ la prezidanton de UEA, Duncan Charters, kiu partoprenis en ilia prijuĝo.

Post la ekzamenoj okazis la Interlingvistika laborsekcio de la fama Internacia Lingvista Kongreso en Poznano kun 12 anglalingvaj prelegoj kaj diskutoj, kiun la studentoj povis partopreni. Ĵaŭde la studentoj kaj instruistoj de la Interlingvistika fako de AMU festis kune kun la prelegantoj de la Kongreso dum la agrabla bankedo. Dankon al ESF por la subteno de la studentoj kaj festado.


La kultura festivalo Arkones (same la lasta) fermis la semajnon kun riĉa programo.

Pluraj kontribuoj de finstudintoj kaj instruistoj kolorigis la programon: Arko (Gong Xiaofeng) pri tradukado; virina agado; Longarko pri la Granda ĉina kanalo; Milan Kolka pri la estonta UK en Brno; kontribuo al la temvortara projekto; Hoan Thi Tran pri vjetnamaj manĝkutimoj. Vitor Monteiro gitarludis dum la miela vespero kaj Nicolau Dols deklamis katalunan poemon en la originala kaj Esperanta versioj. Michael Farris prezentis kreolajn lingvojn; Katalin Kováts per tabua kaj intima temo altiris la publikon: en la ombro de kancero. Ŝi ankaŭ RISKO-ludigis la partoprenantojn. Duncan Charters prelegis pri literaturo kaj pri UEA; Ilona Koutny pri la temvortara projekto kun siaj kunlaborantoj (ili prezentis la du novajn temvortaretojn kun ĉina versio); raportis pri la Lingvista Kongreso kaj rememoris pri sia instruisto kaj antaŭlo, István Szerdahelyi (fondinto de la Esperanto-fako en Budapeŝto) okaze de lia 100-jara jubileo. Ŝi prezentis ankaŭ la libron kiun ŝi kompilis el liaj verkoj.

La anonco kreiĝis baze de la raporto de Ilona Koutny, prof. UAM
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de AMU

(La fotoj estis faritaj per la telefonoj de Maurizio Giacometto kaj Katalin Kovats)

Interlingvistiko havis sekcion dum prestiĝa kongreso de lingvistoj Al la listo Pri la servilŝanĝo ĉe edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.