Novaĵoj

Pri la servilŝanĝo ĉe edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-05 08:34:10

Saluton al vi ĉiuj,

Mallonge mi ŝatus raporti al vi, ke edukado.net trairis rekonstruajn laborojn, el kiuj la plej grava estis la transiro al nova servilo, kiun nia programisto Jevgenij Gaus realigis inter februaro kaj majo, kaj kiun finance ebligis al ni ESF. Dankon al ili!

Tiu laborfazo montriĝis tre komplika, ĉar estis granda diferenco inter la malnova kaj la nova serviloj, tial necesis modernigi plurajn partojn kaj kodaron de la retejo, evitante kolapson de la tuto. La migradon eblis fari per la uzo de inter-servilo por malgrandigi la transirdiferencojn. Bonŝance la membroj verŝajne nenion rimarkis, ĉar estis nur unufoje kaj nur kelkaj noktaj horoj (almenaŭ en Eŭropo), kiam edukado.net ne funkciis.

Ni devis ŝanĝi ankaŭ nian tutan korespondan sistemon, ĉar de la nova servilo ne eblas dissendadi mesaĝojn. Post testado de pluraj ebloj ni fine ekuzis la servojn de la kompanio Mailjet, kiu estas aparte pagenda kaj aldone ĝia uzo signifas al ni gravajn limigojn, inter aliaj pri la nombro de monate dissendataj mesaĝoj kaj ekzemple pri minaca limigo de la procentaĵoj de nelivereblaj mesaĝoj.
Ĝuste pro tiu laste menciata kriterio dum monatoj ni ne povis uzi nian kutiman sistemon antaŭ ol kontroli la adreson de ĉiu membro. Necesis fermi la konton de tiuj, kiuj kaŭzis problemon aŭ delonge ne refreŝigis sian konton per simpla ensaluto.
La redaktoro unuope trairas ĉiun profilpaĝon (kio prenas multe da tempo), kaj pro la devigaj forigpaŝoj la proceduro estas tre malĝojiga. Kial? Ĉar inter junio kaj nun estas forigitaj jam preskaŭ 700 membroj, kaj ĉe 80 estas blokita la sendado de ajna mesaĝo. Kaj la kontrolo estas ankoraŭ nur ĉe la jaro 2012.
La bona flanko estas, ke post la fino de la "purigado" ni povos diri, ke en la retejo membras vere nur tiuj, kiuj aktivas kaj daŭre havas ligon kun nia paĝaro.


Vi povas helpi la kontroladon kaj certigi vian membrecon ensalutinte al edukado.net kaj en via profilpaĝo (ĉe la parto MIA ANGULO) rekontroli la abonojn de avertmesaĝoj. Elektu nur tiujn, kiujn vi vere bezonas kaj legas.

Ekde nun (septembro 2024) ni provas refunkciigi paŝon post paŝo kelkajn informad-servojn, kion ni komencas per dissendado de novaĵoj (tamen sendado de unusola novaĵo-averto kostas 500 eblojn el la nun aĉetita pakaĵo de monataj 15 mil mesaĝoj).
Jam funkcias la aŭtomataj avertoj inter aliaj pri la novaj kursoj, sendado de ĝustaj respondoj pri RISKO-demandoj, de naskiĝtagaj salutoj, forumaj aldonaĵoj, intermembra tujmesaĝilo, sendado de komentoj de la membroj al la aŭtoroj de ekzercoj, kaj ĉiutipaj mesaĝoj de Ekparolu!.

Baldaŭ la redaktoro povos averti la membrojn pri novaj ekzercoj, libroj, diplomlaboraĵoj, dokumentoj kaj tiel plu, inter kiuj la urĝajn informojn ĝis nun ŝi sendis malofte kaj per mane kompilitaj mesaĝoj kaj cirkuleroj.

Resume: eble lastatempe la laboro de edukado.net ne estis tiom sekvebla al la publiko kaj kelkaj el vi pensis, ke ni ferias, vegetas, ĝuste en la periodo kiam okazas tre aktiva laboro malantaŭ la kulisoj. Ni dankas ĉiujn, kiuj en tiu periodo fidele uzis la retejon, pruvis, ke nia laboro gravas, kaj ankaŭ tiujn, kiuj per mondonacoj helpis kaj estonte helpos krei financan bazon por la plua funkciigo de la retejo.


Salutas vin ĉiujn via redaktoro: Katalin Kovats

Viaj komentoj bonvenas en la Gastlibro (ĝi ja bone funkcias ). 

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon Al la listo Informoj pri la novembraj C2-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.