Novaĵoj

Informoj pri la novembraj C2-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-03 22:23:39

En 2024 ankoraŭ ne estis eblo trapasi la plej altan nivelon de la KER-ekzamenoj, pri kiu havas jam atestilon 43 personoj (el la 2804 KER-sukcesintoj de ĉiuj niveloj).

Estus bone duobligi ilian nombron! Jen la sekva bona okazo je tio. 

La C2-nivelaj retaj ekzamenoj okazos la 16an kaj 17an de novembro.
La individuajn parolajn partojn ni organizos por la proksimaj datoj de tiu semajnfino laŭ individua interkonsento.

La ekzameno povos okazi nur se aliĝos minimume 20 personoj. (La nuna situacio videblas ĉi tie.)

Provtestoj: Se vi ne certas pri via nivelo aŭ volas ekkoni ekzamenpartojn, eĉ sperti ilin inter la veraj (kaj streĉaj) ekzamenkondiĉoj, nepre trapasu unue la provtestojn, al kies SENPAGAJ retaj versioj eblas registriĝi ĉi tie.

La testojn (ĉu skriban, ĉu aŭdkomprenan) la provantoj solvas en ajna tempo laŭ siaj kondiĉoj kaj la teamo de edukado.net ene de kelkaj tagoj informas pri la solvoj, rezultoj kaj donas ankaŭ konsilojn. 

En oktobro ni okazigos ankaŭ plurajn preparsesiojn en zoom. 

La klarigo pri la ekzamenpartoj kaj poentumado legeblas en tiu ĉi PDF-dokumento.

Al la novembraj ekzamenoj aliĝu ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Pri la servilŝanĝo ĉe edukado.net Al la listo Unika eksperimento finiĝas per bonaj rezultoj en AMU

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.