Novaĵoj

Unika eksperimento finiĝas per bonaj rezultoj en AMU

Kategorio: Movado; Dato: 2024-07-20 20:03:51

La 25-jarojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Unversitato Adam Mickiewicz (UAM aú AMU) ni festis per la lanĉado de magistraj Studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado en 2022. La Studoj surloke, en Poznano enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al la lingvo, kulturo kaj movado de Esperanto, kaj planlingvojn, sed ankaú perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (diĝitan humanistikon). En la centro troviĝis ankaú interkultura komunikado kaj lingvoplanado kaj -politiko.

La unikaj magistraj studoj startis kun 10 ĉinaj studentoj (el kiuj 7 el la Universitato en Zaozhuang), kvankam ni atendis pli internacian grupon. Ĉiuj dek nun atingis la finon de siaj dujaraj studoj. Fine de junio 7 studentoj sukcese trapasis la magistran ekzamenon kiam ili defendis siajn diplomlaboraĵojn kaj respondis al demandoj. Iliajn laboraĵojn vi povos baldaŭ legi en Edukado.net. La recenzado donis eblecon kunlabori kun eksterlandaj kolegoj (prof. Sabine Fiedler, prof. GONG Xiaofeng, d-ro Markos Kramer) kiuj rete aliĝis al la ekzameno.

Jen iliaj temoj:
LI Bochuan: Seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto
LIU Dehan: La rolo kaj influo de virinoj al la lingvo, literaturo kaj movado de Esperanto
LONG Yunxia: Vortoprovizo de la homa vivo en temaj grupoj en la angla, Esperanto kaj la ĉina, kaj apliko en la lingvoinstruado
SUN Yesheng: Ellaboro de temvortaro en la tereno de loĝado en la angla, Esperanto kaj la ĉina
ZHANG Yue: Komparo de la lingva bildo de la mondoen la ĉina kaj Esperanto
ZHAO Yanan: Reflektiĝo de la ĉina kulturo en Esperantaj tekstoj
ZHU Xinlei: Elektitaj bibliotekaj kolektaĵoj pri Esperanto kaj interlingvistiko

Ĉiuj studentoj esprimis deziron plu kunlabori, en la vortara projekto de Ilona Koutny aŭ plu esplori kaj verki artikolon el sia temo. Iuj povos dungiĝi en la Universitato en Zaozhuang, en la Esperanto-Muzeo.
Ĉi-semajne, antaŭ la ekzameno aperis la Angla-Esperanta-Ĉina etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado. Temas pri la aktualigita kaj ĉinigita versio de la Angla-Esperanta-Hungara etvortaro de Ilona Koutny. Du studentoj el la magistra interlingvistika grupo, LONG Yunxia (Nuba) kaj SUN Yesheng (Suno) pretigis la la ĉinajn versiojn, kontrolis ilin GONG Xiaofeng (Arko). En la libreto troviĝas ankaú ekzercoj por uzi la vortaron en progresanta nivelo de Esperanto.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Sur la fotoj:

La 7 diplomiĝintoj

La studentoj de la Interlingvistikaj studoj (kaj 3 aliaj), instruistoj Michael Farris kaj Ilona Koutny dum la adiaúa bankedo (post la sukcesa magistra ekzameno) kun la vortaro.

Prof. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Al la listo Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2024

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.