Novaĵoj

Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2024

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-06-25 21:01:34

Inter la 1a kaj la 22a de junio la KER-Ekzamena Centro de UEA organizis retajn ekzamenojn je la niveloj B1, B2 kaj C1. 

Al la ekzamenoj aliĝis 69 personoj el 19 landoj, ekzameniĝis 56 kandidatoj kaj sukcesis 53.

La detalojn vi povas legi en la suba tabelo. La parolajn intervjuojn trairis 44 personoj. Tiujn sesiojn ni okazigis por kelkaj kandidatoj en aprilo, en Greziljono en ĉeesta formo, la aliaj kandidatoj  trapasis ankaŭ tiun parton rete, pere de zoom. 

La aŭskultkomprenaj ekzamenoj okazis por ĉiuj en la sama tempo, dum por la skribaj ekzamenoj ni pretigis du testojn, laŭ la blokoj de la tempozonoj.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La retajn ekzamenojn la plimulto de la kandidatoj trairis tutsole en sia hejmo, por kelkaj ni organizis teknikan helpon. La ekzamenajn kondiĉojn ni disponigis pere de la ekrankontrola sistemo de la nederlanda entrepreno ProctorExam. La sama sistemo, kiun miloj da universitatoj uzas dise en la mondo.

Kompreneble tiu teknika paŝo kaj la retaj ekzamenoj necesigis komputilajn lertojn, sed precipe atenton, bonan legadon kaj diligentan kunlaboron kun la organiza teamo. Okazis ekde printempo preparsesioj pri la enhavo kaj teknikaj partoj de la ekzamenproceduro. Kelkaj ĉeestis plurfoje, aliaj eĉ ne unufoje, kaj sincere dirite la malfacilaĵojn havis tiuj, kiuj ignoris la partoprenon en la preparsesioj. 

Koncerne la enhavan laboron, ni povas konstati ke la plej malfacila parto de la ekzameno estis la aŭdkomprena testo, precipe en la C1-nivelo, kie necesis ne nur por momento kompreni pri kio temis la du aŭditaj tekstoj, sed necesis fari notojn aŭ havi bonegan memoron por poste respondi al la demandoj. Tiun parton de la ekzamenoj pluraj kandidatoj plenumis ne sufiĉe bone. Ni konkludis, ke necesas pli da similaj ekzercoj estonte. Do, la nova servo de edukado.net, nome kreo de komprenekzercoj por la artikoloj de UEA.facila povos helpi en la pretiĝo por la ontaj ekzamenoj. 

Danke al monkolekta kampanjo, multe subtenata ankaŭ de UEA, ekde februaro edukado.net disponigas provtestojn al ĉiu je du najbaraj niveloj. Tiujn simulitajn retajn ekzamenojn oni trapasas en ajna tempo kaj ene de 24 horoj la teamo korektis la testojn kaj konsilis la kandidatojn. Ĝis fino de junio entute 97 personoj aliĝis kaj mendis 146 ekzamenpartojn kun 243 testoj. Restis mono en la kaso, do pliaj testebloj estas disponeblaj por la interesiĝantoj. 

Kun rekorda rapideco nia teamo korektis la testojn kaj je 14 horoj post la lasta ekzameno (B1, skriba parto) ni jam dissendis ĉiujn rezultojn kaj retajn atestilojn, kaj je 3 tagoj post la fino jam ĉiuj 29 paperaj atestiloj survojas al la mendintoj.

La sukcesintojn vi povas vidi en la Fierlisto.

MONATO denove sponsoras la ekzamenojn kaj premias la sukcesintojn per senpaga jara reta abono je la revuo. Dankon al la redakcio. 

La sekva ekzamensesio okazos fine de novembro, je C2-nivelo, kaj se kolektiĝos pli ol 20 kandidatoj, la komisiono pretas okazigi denove en la jaro C1-nivelan sesion.

Ni informas vin ke dum UK en ARUŜO ne estos ekzamenoj. 

KER-EC dankas la subajn personojn por ilia helpo kaj subteno dum la ekzamenoj.

  • al Palma Csiszar (HU) pro la helpo en la pretigo de la testserioj, ekzamenado kaj rapida korektado, en kio helpis ankaŭ Mária Tóth Csillagné.
  • al la ekzamenintoj en la intervjuoj: Pálma  Csiszár (38), Paweł Fischer-Kotowski (6), Zsófia Kóródy (5), Duncan Charters (3), Mireille Grosjean (1) kaj Katalin Kováts (42).
  • al Sylvain Lelarge (NL) pro la testado, deĵorado kaj familia subteno dum la ekzamenado;
  • al la helpintoj, deĵorintoj, kiuj dum longaj horoj helpis ankaŭ individue la kandidatojn pri teknikaj paŝoj: Toshiko Hatashi (JP), Tran Hoan (VT), Marija Belošević (HR), Aranka Laszlo (RS), Pálma Csiszár kaj Zsófia Koródy.
  • al Adjévi Adjé (TG) kiu prizorgis la fakturojn flanke de UEA  kaj 
  • al Anthony Bodineau (GB) kaj Paweł Fischer-Kotowski (PL/NL) pro la teknika helpo per la Proctor-programo.  

KER-EC de UEA dankas ĉiujn sponsorojn kaj subtenantojn, sen kies helpo la provekzamenoj kaj la ekzamenoj ne povintus okazi. 

 

Jen maldekstre la listo de la donacintoj por la provtestoj. 

Dankon al UEA kiu rondigis (preskaŭ duobligis) la donacojn ĝis la sumo 2000 eŭroj. 

Ni aldonu individuan donacinton, S. Ŝibata (756 eŭroj) kiu sendis monon rekte al edukado.net. Menciendas la usona kaj brita Esperanto-asocioj kiuj financis por sialandaj sukcesintoj la atestilojn kaj ties sendadon. Dankon al la franca asocio, kiu per granda sumo helpis ke ajnlanda kandidato povu provi ekzameniĝi. 

Nia plej granda sponsoro estas ESF, kiu financis la konstruon de la ekzamenpaĝo kaj daŭre ebligas la redaktoran laboron. 




 

 


 

 

 

 

  

Al la listo Nia ekzamenretejo estas ALTE-taksita

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.