4-taga paŝado - plano


Preparlaboro: 

Por testi la intereson pri simila kunagado inter esperantistoj, ni lanĉis antaŭ unu jaro FB-grupon Kunmarŝu kun mi, kie la ĉ. 60 membroj sekvas la agadojn unu de la aliaj, deko da ili eĉ dividas fotojn kaj raportojn pri siaj ekskursoj, interŝanĝas opiniojn kaj konsilas, kuraĝigas unu la aliajn, kaj ĉiun semajnfinon ni raportos pri la faritaj kilometroj, estu tiuj nur 5-10 kilometroj semajne, sed okazis jam ekstremaj rekordoj de 180 km marŝado. 

La programo, kompreneble, havos kostojn, kaj

por kolekti la unuan startsumon mi mem, Katalin, akompanata de Sylvain decidis partopreni la plej grandamasan grupmarŝadon de la tuta mondo, kie 47 mil personoj el ĉ. 80 landoj paŝados tage 30, 40 aŭ 50 kilometrojn dum kvar sinsekvaj tagoj. 


Meze de julio, ĵus antaŭ UK en Finnlando, ni du, kaj almenaŭ tri aliaj esperantistoj, paŝados en la amaso, provante ne nur lukti por la kilometroj, sed samtempe informadi pri Esperanto, konsciigi la partoprenantojn pri manko de komuna lingvo en tiaj aranĝoj. 
Nia loka sponsoro en Nimego (Nijmegen) estas Miko Sloper, konata kiel filozofo el la instrufilmo ‘Pasporto al la tuta mondo’, kiu gastigos tri el la marŝontaj esperantistoj kaj zorgos pri ilia bonfarto kaj ĉiunokta rekreiĝo. 

Ni ŝatus regule raporti pri la disvolviĝo de la tagoj, kaj invitas vin sekvi nin, ĉu nur legante, ĉu paŝante kelkajn kilometrojn en tiuj tagoj. 

Se vi opinias bona kaj subteninda nian projekton, volos partopreni ĝin aŭ simple sekvi ĝin, ni petas vin subteni nin por tiu marŝado kaj instigi nin per kilometro-donacoj. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.