Zoom-kursoj
Ekparolu okazigos grupajn kursojn por la aktualaj kaj eksaj genevoj.
La celo estas renkontiĝi, babili grupe kaj lerni, amuziĝi kune.
Partopreni povas kaj eksaj kaj aktivaj genevoj kaj kompreneble ĉiuj geonkloj, kiuj ŝatus partopreni kaj helpi.
La sekva grupa sesio okazos la 19an de januaro 2025, inter la 12a kaj 13h30 horoj laŭ UTC 0 (13h00-14h30 laŭ UTC+1, Pariza tempo). Ni renkontiĝos en Zoom.
Nia temo estos: Invitu lin aŭ ŝin!
Imagu, ke iu esperantisto el malproksima lando vizitas vian landon kaj vi ŝatus allogi (inviti) lin aŭ ŝin por ke la persono vizitu vian urbon, vian regionon, eĉ vian familion.
Ni havos ankaŭ grupajn sesiojn en apartaj ĉambroj por turistoj, kiuj iras al la diversaj regionoj, ekz. al Francio, al Japanio, al San-Paŭlo aŭ al via lando.
Pretigu mallongan tekston por inviti la gaston kaj parolu pri tio:
- kie (estas) troviĝas via urbo, regiono,
- kiel oni povos veturi tien (el iu ĉefa urbo de via lando al via loko)
- kiuj estas la ĉefaj interesaĵoj por vidi, viziti
- kion vi konsilas manĝi, trinki, provi
- kie la gasto povus loĝi, tranokti
- kiuj estas la danĝeroj, la aferoj, kiujn la gasto ne faru
Vi povas nur paroli, aŭ eĉ montri fotojn.