Novaĵoj

Novaj premiitoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-12-14 21:36:55

Okaze de la 20a, jubilea datreveno de Edukado.net ni kun ĝojo diskonigas la nomojn kaj vivresumojn de la naŭ kolegoj, kiujn ni ĉi-jare, laŭ la tradicio, enirigas en nian Panteonon. Ni elektis ilin pro diversaj kialoj, valorigante foje multjardekan agadon, foje eksterordinarajn atingaĵojn, faritajn lastatempe por nia komunumo. Nia speciala intereso iris ĉi-jare al la realigintoj de la eksterordinara Esperanto-kurso por hispanlingvanoj , en kiu plurcent novuloj lernis Esperanton danke al deko da kolegoj, kunlaborintaj por la komuna celo. Vi povas legi resumon pri ĝi ĉi tie.  ...

Legi pli...

Naskiĝtaga rendevuo

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-12-12 20:19:49

                                https://us02web.zoom.us/j/82792103325

Legi pli...

Helpu al edukado.net - naskiĝtaga mesaĝo

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-11-26 22:46:13

Precize post 20 tagoj, la 15an de decembro estos edukado.net 20-jara. Esti dudekjara por retejo signifas esti maljuna, kun limigitaj kapabloj, esti malfleksa kaj apenaŭ evoluigebla. Edukado.net bezonas esti rekonstruata.  Katalin Kovats, la redaktoro, per filmita mesaĝo turnas sin al la membroj por ekscii ilian opinion pri la retejo, iliajn preferojn kaj la uzkutimojn. La informoj  influos la decidon pri la estonteco de la paĝaro. La estraro de la fondaĵo turnis sin al la plej...

Legi pli...

Kiom da Esperanto-kursoj funkcias nun en la mondo?

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-11-25 11:31:22

La kursejo de edukado.net jam de multaj jaroj invitas la kursestrojn registri siajn kursojn kaj tiumaniere raporti pri sia agado, ebligi tutmondan kunlaboron, kolektadon de spertoj kaj materialoj. La informoj pri instruado de Esperanto tre ofte helpas la aktivulojn por konvinki instancojn pri utilo kaj uzo de Esperanto, pri enkonduko de la internacia lingvo en lernejojn. Je kandidatiĝo por subvencioj kaj partopreno en internaciaj projektoj tre helpas nin, kiam ni povas vidigi la statistikaĵojn pri la mondvasta instruado de Esperanto. Tion ni povas fari nur se la gvidantoj de la kursoj registras siajn agadojn....

Legi pli...

Interkultura renkontiĝo kadre de la Interlingvistikaj studoj

Kategorio: Movado; Dato: 2021-10-27 23:04:14

     Post la septembra starto de la nova interlingvistika grupo ni raportis pri la grandnombra kaj multkultura partoprenantaro: 41 partoprenantoj el 21 landoj; 21 studentoj venas el Eŭropo (Britio, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Norvegio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio) kaj 20 el naŭ ekstereŭropaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Indonezio, Irano, Koreio, Kubo, Pakistano, Vjetnamio). Tio estas bonega kaj natura bazo por interkulturaj kaj interlingvaj komparoj tra Esperanto, kio jam komenciĝis dum la kursoj pri Esperanta kulturo kaj Fonetiko . ...

Legi pli...

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.