Novaĵoj

Novaj datoj por la C2-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-10-09 09:13:45

Ni informas vin ke ni ŝanĝis la datojn de la C2-KER-ekzamenoj.  Eblas ankoraŭ aliĝi ĝis la 15a de oktobro:  Aliĝilo:   https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj Pliaj informoj pri enhavo, provtestoj kaj aliaj troveblas ĉi tie en la novaĵoj.

Legi pli...

Poznano: Dek novaj trejnitoj pri instruado

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-24 13:00:44

Kiel vi jam povis legi en Poznano ĉi-septembre okazis la lastaj ekzamenoj, kaj per tio finiĝis la 26-jara universitatnivela instruado de interlingvistiko. La nuna fino de la studoj signifas finon ankaŭ de la universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. La studentoj de IS en la tria jaro ĉiam povis elekti studfakon, pri kiu ili specialiĝis. Inter tiuj elektebloj estis ankaŭ metodologio, kies programon ni plilarĝigis aldonante eblon al movadaj interesiĝantoj, kiuj aliĝis al la programo por ties lasta jaro kaj ricevis ne universitatan diplomon, sed atestilon pri la unujara multflanka studado. ...

Legi pli...

Interlingvistiko havis sekcion dum prestiĝa kongreso de lingvistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2024-09-19 20:33:32

Interlingvistika sekcio dum la 21-a International Congress of Linguists (ICL) en Poznano (PL) La Internacia Lingvista Kongreso estas la plej granda kaj prestiĝa aranĝo de lingvistoj, kiu okazas ĉiun 5-an jaron en diversaj landoj. La 21-an (inter la 8a kaj 14a de septembro 2024) organizis la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, partoprenis ĝin pli ol 500 homoj. Jen filma prezento de la kongreso, en kies fino videblas ankaŭ Sean O’Riain. Multaj...

Legi pli...

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

Kategorio: Movado; Dato: 2024-09-18 11:41:13

IS-studentoj finis siajn studojn per ekzamenoj, kongresaj prelegoj kaj partopreno en ARKONES La Interlingvistikaj Studoj en la Adam-Mickiewicz-Universitato estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998. Inter la 9a kaj 11a de septembro 2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka trijara studgrupo trapasis sian lastan ekzamenon kun defendo de faklaboraĵoj. Tiu ĉi grupo estis la plej granda komence en 2021 kaj ankaŭ fine de la studoj. Krom tri studentoj, kiuj ekzameniĝos kun prokrasto,...

Legi pli...

Pri la servilŝanĝo ĉe edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-05 08:34:10

Saluton al vi ĉiuj, Mallonge mi ŝatus raporti al vi, ke edukado.net trairis rekonstruajn laborojn, el kiuj la plej grava estis la transiro al nova servilo , kiun nia programisto Jevgenij Gaus realigis inter februaro kaj majo, kaj kiun finance ebligis al ni ESF . Dankon al ili! Tiu laborfazo montriĝis tre komplika, ĉar estis granda diferenco inter la malnova kaj la nova serviloj, tial necesis...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 172

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.