Novaĵoj
Sukcesa Ekparolu!-semajnfino
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-09-29 23:42:19
|
En la lasta semajnfino de septembro ni okazigis kvar grupajn Zoom-sesiojn, kiujn gvidis Katalin Kovats (ĉefonklino) kaj partoprenis 20 geonkloj kaj 24 genevoj, entute 44 Ekparolu!-membroj. La kunvenintoj reprezentis tri kontinentojn kaj entute 22 landojn. La ĉefa celo de la komunaj Zoom-sesioj estis lanĉi la novan studjaron, pridiskuti la lernstrategiojn kaj konsciigi la genevojn pri la neceso de regula ekzercado. La ĉefonklino montris ankaŭ kelkajn administrajn trajtojn de la programo kaj malkaŝis, ke verdire la geonkloj ĉiusemajne ofertas multe, multe pli da ebloj por sesioj, ol oni entute profitas el tiuj okazoj. Jam dum la kongresaj kunsidoj de geonkloj en Graz oni konkludis, ke utilus ŝanĝoj en Ekparolu! (precipe plifaciligo de la proceduro de neviĝo) kaj ke necesas ankaŭ pli vasta kaj regula informado pri la programo. |
![]() |
|
Katalin, la ĉefonklino, informis la partoprenantojn pri la novaj tri manieroj fariĝi nevo aŭ nevino. Se oni ne volas solvi enirtestojn, la genevoj povos peti personan interparoladon; krome eblos fariĝi nevo aŭ nevino ankaŭ laŭ rekomendo de instruistoj, kursgvidantoj aŭ konatoj.
La ĉeestaj geonkloj prezentis sin al la genevoj, kaj ĉiuj kune spektis kaj analizis la mallongan filmitan sinprezenton de juna germania onklino, Viktoria. |
![]() |
|
En la proksima estonteco aperos novaj filmitaj sinprezentoj, kiuj celas precipe la komunumon de Ekparolu! La sekva komuna Zoom-semajnfino okazos fine de oktobro aŭ komence de novembro. Tiam geonkloj gvidos etgrupajn sesiojn pri diversaj temoj, kaj ni kune prepariĝos por la 25-jara datreveno de edukado.net, festota meze de decembro! |
![]() |
| Al la listo | Esperanto-Kurso virtuala kaj senpaga → |





