Novaĵoj

Ni malkovru kune la jubilean torton de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-11-01 00:23:20

2001–2026 · ARĜENTA JUBILEO

Edukado.net fariĝos 25-jara

La 15-an de decembro 2026 ni festos kvaronjarcenton da laboro por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto.

Jubilea torto de edukado.net kun 25 kandeloj

Ekde decembro 2001 edukado.net servas instruistojn, instruantojn kaj lernantojn de Esperanto. Dum tiuj jaroj ni realigis multajn diversajn agadojn: funkciigis projektojn kaj ludojn, organizis retajn kaj ĉeestajn kursojn, okazigis ekzamenojn kaj zorgis pri konservado de historiaj valoraĵoj de niaj movado kaj kulturo.

La laboron ekde la komenco gvidas Katalin Kováts, kun la subteno de sia familio. Dum diversaj periodoj helpis ankaŭ kelkdekoj da samideanoj. Multaj agadoj ne estus eblaj sen la regula financa subteno de Esperantic Studies Foundation.

La funkciadon de la retejo, ĝian teknikan prizorgadon, la servilajn kostojn, regulajn kontrolojn kaj programistajn laborojn ni financas ankaŭ per la donacoj de niaj membroj kaj subtenantoj.

Jubilea torto el 250 pecoj

Okaze de nia arĝenta jubileo ni denove organizas monkolektan kampanjon. Ni esperas, ke multaj esperantistoj esprimos sian aprezon kaj subtenon al edukado.net, por ke ĝi povu plu servi la Esperanto-komunumon.

Por prepari la datrevenon kaj fari la feston memorinda, ni lanĉas apartan ludon: ni proponas 250 pecojn de nia ankoraŭ kaŝita jubilea torto!

Ĉiu simbola tortopeco kostas 10 eŭrojn. Vi povas akiri unu aŭ plurajn pecojn, elektante numerojn laŭ via plaĉo aŭ lasante la elekton al hazardo. Kiu bildfragmento kaŝiĝas malantaŭ via numero, tio restas surprizo!

Post konfirmo de la pagoj la torto iom post iom malkaŝiĝos: peco post peco aperos la jubilea bildo.

Kiu akiris kiun tortopecon?

Tion ni malkaŝos plej frue la 15-an de decembro, dum nia reta jubilea festkunveno. Se ĝis tiam ne ĉiuj pecoj estos akiritaj, la fina malkaŝo okazos post la akiro de la lasta peco.

Ĉiuj ricevitaj mondonacoj estos registritaj sur nia donacpaĝo kaj uzataj por kovri la teknikajn, servilajn kaj retajn kostojn de edukado.net dum la venonta jaro.

Ĉu vi volas partopreni?

Vizitu nian specialan jubileopaĝon, kie vi trovos la kaŝitan torton, la ludregulojn kaj ĉiujn informojn pri la kampanjo.

Vizitu la jubileopaĝon »

Ĉiu tortopeco estas donaco al la estonteco de edukado.net.

Ni ĝoje atendas vian viziton kaj subtenon. Kune ni povas fari el la 250 pecoj unu belan tuton!

Kun danko kaj jubileaj salutoj,
Katalin Kováts
Redaktoro de edukado.net
nome de ĉiuj nunaj kaj iamaj kunlaborantoj

Al la listo Sukcesa Ekparolu!-semajnfino →

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.