Novaĵoj

Gratulojn al la PIV-teamo kaj al Stano Marĉek

Kategorio: Movado; Dato: 2026-11-19 17:14:56

En la pasintaj tagoj aperis novaĵoj pri du tre ĝojigaj kaj gratulindaj aferoj

Oficiale estas lanĉita la nova versio de la reta Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kiun post plurjara diligenta laboro de la PIV-teamo, gvidata de Bertilo Wennergren, lernantoj kaj instruantoj de Esperanto povos uzi kaj ĝui.
Pri la laboro kaj dilemoj, kiuj disvolviĝis malantaŭ la kulisoj interese kaj klerige raportas la PIV-blogo de Bertilo kaj la intervjuo de Libera Folio.
Gratulojn kaj dankon al Bertilo kaj al lia teamo, inter kiuj pluraj estas membroj de nia komunumo. 

Ligiloj:   PIV-Blogo de Bertilo        Intervjuo en Libera Folio    Ligilo al la Nova PIV: https://vortaro.net/
Stano Marček estas honorita pro sia dumviva agado por Esperanto
La 18-an de novembro 2026, la konata esperantisto Stanislav Marček ricevis memorplakedon el la manoj de Erika Jurinová, prezidantino de la Memreganta Regiono Žilina, dum solena ceremonio en Martin, Slovakio. Per tiu honorigo oni rekonis lian dumvivan sindediĉon al kulturo, edukado kaj disvastigado de Esperanto. Aparte menciindas liaj elstaraj atingoj en eldonado kaj tradukado, per kiuj li multe kontribuis al la evoluo de Esperanto kaj ĝia internacia diskonigo. Inter plluraj lerniloj kaj verkoj aparte elstaras la lernolibro Esperanto per rekta metodo, kiu estas tardukita al pli ol 40 lingvoj kaj kiuj multe kontribuis al la isntruado de Esperanto.
La multjara internacia agado de Stano Marček helpis diskonigi ankaŭ Slovakion kaj la regionon Žilina tra la mondo.
La distingo estas ne nur meritita rekono de lia persona laboro, sed ankaŭ honoro por la tuta Esperanto-movado. Gratulojn, Stano!!! 

Ligiloj:      Stano en la Panteono.               61 libroj de Stano en nia Katalogo

Filmo pri la premiado 
Al la listo Sukcesa KER-ekzameno en Madagaskaro →

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.