Novaĵoj

Sukcesa KER-ekzameno en Madagaskaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-11-12 19:20:26

 


 

Kadre de la 6-a Malagasa Esperanto-Seminario (de la 31-a de oktobro ĝis la 7-a de novembro, en Antananarivo, Madagaskaro), en la antaŭlasta tago okazis ankaŭ skriba KER-ekzameno je nivelo B1.

La ekzamen-sesion mendis kaj multe kontribuis al ĝia okazigo Ulrich Matthias  (el Germanio), kunlabore kun la loka aktivulino Ranja Zafinifotsy, lerneja direktorino.

La interesiĝantoj pri la ekzamenoj estis konatoj kaj lernantoj de Ranja, entuziasmaj junuloj, kies aktivadon dum la seminario multaj povis admiri pere de filmoj kaj fotoj aperintaj en la sociaj retoj. Recitaĵoj, ludoj, dancoj kaj teatraĵetoj antaŭsignis sukcesajn ekzameniĝojn.

Tamen tre utilis la pedagogia atentigo de Katalin Kováts, kiu konsilis, ke la interesiĝantoj solvu provtestojn por alkutimiĝi al la atendeblaj ekzamenaj defioj. Por malagasoj skribe uzi Esperanton kaj atenti pri gramatikaj reguloj estas multe malpli facile ol, surbaze de kono de la franca lingvo, kompreni kaj parole uzi Esperanton.

En la ekzameno sukcesis ok personoj, kiuj kun ĝojo ricevis siajn rezultojn kaj preseblajn PDF-atestojn jam kvar tagojn post la ekzameno.

Ankaŭ la aliaj ekzameniĝintoj profitis el la ekzamena sperto kaj nun havas pli bonan bazon por prepari sin por la sekva okazo.

Menciindas ankaŭ, ke la ekzamen-sesio povis okazi danke al la financa subteno de Ulrich Matthias kaj edukado.net, kiu tiucele kolektis monkontribuojn inter la kunlaborantoj de la KER-Ekzamena Centro.
 

Gratulojn al la sukcesintoj kaj koran dankon al ĉiuj kontribuintoj!

 

 

Al la listo Ni malkovru kune la jubilean torton de edukado.net →

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.