Novaĵoj

Sukcese debutis la retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-07-06 17:32:13

Komence de julio 2022 finiĝis tre grava laborperiodo de la redaktoro de nia paĝaro. Katalin Kováts, estro de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kun sia teamo dum la unuaj ses monatoj de la jaro okupiĝis pri la restartigo de la ekzamensistemo de UEA, testante la novan nivelon C2, kreante la teknikajn bazojn de la retaj ekzamenoj kaj organizante la unuajn retajn ekzamenojn. Nun ni raportas pri tiu lasta eventoserio, kadre de kiu en tri sinsekvaj semajnfinoj ekde la 18a de junio okazis ekzamenoj je C1, B2 kaj B1 niveloj.   ...

Legi pli...

Proksimas la datoj de la retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-05-20 20:13:40

Bonvolu legi aŭ al la foto klakante vidi kaj aŭskulti la plej freŝajn novaĵojn pri la KER-ekzamenoj. En la sekva monato eblos trapasi KER-ekzamenojn en niveloj C1, B2 kaj B1 rete, el via hejmo, sen la neceso atendi, ke okazu ekzamenoj en via urbo aŭ lando, aŭ vi devu vojaĝi al la kongreso. Ni esperis atingi per tiu ekzamenformo ankaŭ tiujn esperantistojn, kiuj vivas izolite aŭ tiujn, kiuj pro la pandemio malvolonte partoprenus grupan aranĝon. Nia teamo multe laboris por realigi tiun...

Legi pli...

Informiĝu kaj aliĝu al la retaj ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-04-18 20:54:04

Ni informas ĉiujn interesiĝantojn pri la retaj ekzamenoj, okazontaj en junio kaj julio, ke la aliĝebloj estas malfermitaj.  Pro la fakto, ke por rete ekzameniĝi oni devas koni kaj plenumi plurajn teknikajn kondiĉojn, ni petas unue nepre legi la informojn ĉe la  koncerna paĝo kaj en ties subpaĝoj. Por helpi orientiĝi kaj doni konsilojn, en la nomo de la organizantoj, Katalin Kovats okazigos plurajn retajn konsulthorojn, al kiuj senanonce kiu ajn estas bonvena. La informsesio estos en la programo Zoom.  ...

Legi pli...

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

Kategorio: Movado; Dato: 2022-04-10 19:37:12

Interesiĝo pri magistraj studoj: specialiĝo Interlingvistiko kadre de Lingvistiko kaj informmastrumado En Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Konsideru, ke la enskribiĝkotizo estas proksimume nur 650 eŭroj por ĉiu semestro kaj la vivkostoj en Pollando estas malpli altaj ol en okcidenteŭropaj landoj.   ...

Legi pli...

Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio?

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-03-12 20:58:52

UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022: • en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi, • en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj • fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.              ...

Legi pli...

1 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.