Novaĵoj
Dek du novaj premiitoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2024-12-12 18:34:31
Okaze de la 23a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago - kiel tradicie -
ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo.
En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek du kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj.
Okaze de la 23a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net - kiel tradicie - ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo.
En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek du kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkapoj.
Okaze de la fino de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano ni premias tri el la tieaj eks-profesoroj, el Pollando, Hispanio kaj Germanio; ni valorigas per premioj kunlaboranton de uea.facila el Usono, akademianon el Finnlando, helpintan en la C2-ekzamenoj, instruistojn de Esperanto kaj aktivulojn de la movado el Argentino, Burundo, Hungario, Irano, Japanio kaj Serbio. Kompreneble ĉiuj el la premiatoj havas multe pli da aliaj meritoj kaj atingaĵoj en diversaj terenoj de la movado. Ni invitas vin legi laŭvice iliajn sinprezentojn, kiujn vi povas atingi klakante al la nomoj aŭ al la fotoj de la personoj.
Edukado.net kore gratulas al ĉiuj novaj panteonanoj kaj esperas, ke ankaŭ la legantoj postlasas siajn gratulvortojn al la kolegoj.
Katalin Kováts, redaktoro
Al la listo | Forpasis Claude Gacond → |