Prezento: |
Mia nomo estas Daniel Alberto Cotarelo Garcia (la du lastaj estas respektive mia patra kaj patrina familinomoj) kaj mi naskiĝis la 19-an de decembro de 1957 en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, kie mi loĝas ĝis hodiaŭ. Ekde 1989 mi estas edziĝinta al Inés Mabel López. Profesie mi estas publika kontisto, kaj mia laboro ĉefe rilatas al 'implementado' de informadikaj sistemoj en komercaj entreprenoj.
Infanaĝe mi iam legis pri Esperanto kiel iama pasinta projekto kaj mi estis konvinkita, ke ĝi neniam estis realigita. Tute neatendite, kiam mi estis 20-jaraĝa, mi legis artikolon pri Esperanto en revuo. La interesa artikolo iom troigis pri la simpleco de la gramatiko kaj pri la ebleco rapidege lerni la lingvon, tamen ĝi havis la meriton igi min scii, ke Esperanto ne estas nura projekto, sed vivanta lingvo kaj, ne malpli grave, la aŭtoro donis la adreson de Bonaera Esperanto-Asocio, kie oni instruis la lingvon. Do, tial mi fariĝis esperantisto: simple pro scivolemo, kontraste al tiom da noblaj kialoj, kiujn aliaj esperantistoj rakontas pri sia esperantistiĝo. Enamiĝo al la interna ideo de esperantismo venis poste. En tiu tempo, oni lernis en klasĉambroj kun nigra tabulo, lernolibro kaj hejmtaskoj. Gravega parto de la instruado estis, kompreneble, la instruisto, kaj mia estis Alberto Vigliani, bonega esperantisto kiu regis ankaŭ la arton transdoni sian konon al aliaj. Li jam ne estas kun ni en ĉi tiu mondo, sed li restos por ĉiam en mia koro.
Dum kelka tempo mi estis relative aktiva en nia loka asocio, sed poste iom post iom vivzorgoj igis min neaktiviĝi. Tamen en 2014 okazis Universala Kongreso en mia lando, kiu estis la okazo revivigi mian amon al nia lingvo kaj mian partoprenon en la movado. La mondo kaj Esperantujo estis multe ŝanĝiĝintaj intertempe, Esperanto estis ege pli vigla danke al interreto, kaj mi baldaŭ fariĝis esperantisto de tiu nova epoko kaj ne nur esperantoparolanto.
Nuntempe mi ĝojas partopreni instruadon de Esperanto per interreto, precipe al hispanlingvanoj en la ĉiujara reta kurso de Kolombia Esperanto-Ligo (sponsorita de UEA) kaj al portugallingvanoj kiel kunlaboranto de Programo Mia Amiko, de Brazilo. En la unua mi ĝenerale instruas en meznivela kurso, kun okaza helpo en la baza, kaj en la dua, krom helpo en kursoj kaj eventoj, mia ĉefa partopreno estas ankaŭ la administrado de ĉiusemajna internacia renkontiĝo en Esperanto kun la celo uzi kaj ĝui la lingvon, kaj dumtempe plulernu ĝin pere de tiu uzo. Kaj en KEL kaj en PMA mi ne nur helpas instrui la lingvon, sed ankaŭ trovis tre agrablan kunlaboran etoson kun ĉiuj miaj kolegoj.
Krom tiuj du instruaj agadoj, mi ankaŭ kunlaboras kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, precipe per tradukoj aŭ revizio de tradukoj, el la lingvoj hispana, portugala kaj angla, en Esperanton.
Mi kutime partoprenas ankaŭ en esperantlingvaj aŭ poliglotaj komunumoj en sociaj retoj, kie mi kaptas la okazon por diskrete propagandi nian lingvon kaj laŭeble helpi al tiuj lernantaj ĝin kaj, iusence, neformale instrui ĝin.
Mi malmulte povas vojaĝi eksterlanden, tamen mia nuntempa loka kaj reta agado en Esperantujo estas fonto de ĝojo por mi, kaj mi esperas, ke ĝi ankaŭ estu utila al novaj kaj ne tiom novaj esperantistoj.
Fonto: Daniel por la Panteono en decembro 2ö24.
|