Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Jouko Lindstedt
Edukado-ensalutnomo: jslindst
Vivtempo: 1955 -
Devenlando: Finnlando
Agadlando(j): Finnlando
Prezento: Naskiĝis la 15-an de julio 1955 en Helsinko. Studis en la Universitatoj de Helsinko kaj Sofio.
Doktoriĝis en 1985 pri slava filologio. Profesoro pri slava filologio en la Universitato de Helsinko ekde 1985 (katedra profesoro ekde 1986) ĝis 2020.
Sciencaj specialecoj: la bulgara kaj makedona lingvoj, la malnova Slavono, Balkanio kiel lingva areo, la denaskiĝo kaj spontanea ŝanĝiĝo de Esperanto.
Loĝas en Lahtio.

Esperantistiĝis 1969 danke al radia kurso realigita de Veli Kolari. Aktivis en la finna Esperanto-movado precipe dum la 1970aj jaroj, i.a. kiel redaktoro de la asocia organo. Kunverkis la Manifeston de Raŭmo (1980). Redaktis la unuajn du jarkolektojn de Planlingvistiko (1981–1983). Kontribuis artikolojn kaj recenzojn al Planlingvistiko, Literatura Foiro, Esperanta Finnlando, Esperantolehti, Libera Folio, Beletra Almanako, Esperantologio – Esperanto Studies kaj aliaj gazetoj, ankaŭ al fakaj
artikolkolektoj: La liturgio de l’foiro (1999), Simpozio pri interkultura komunikado (2005), pluraj IKU-kolektoj (2013, 2019, 2023), Prilingve en Nitro: Politike, historie, teorie, instrue (2016).; kaj al la
festlibroj omaĝe al Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti.
Fondis la retdiskutejojn DENASK-L (Esperanto en familio, 1995) kaj (kun Mark Fettes) Bja-listo (Socia interlingvistiko, 1998). Kunaŭtoris kaj redaktis la Hejman vortaron (1999). Ekde 2014 verkas la blogon Lingva tereno.
Membro de Akademio de Esperanto (1998–2025).
Prezidanto de la estraro de la finna Fondumo Esperanto 2001–2024.
Rektoro de IKU en Tampereo (1995) kaj Lahtio (2019).
Partoprenis en la KER-laborgrupo de Akademio de Esperanto pri la C2-nivelaj ekzamenoj 2022–2024.
Ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro 2000 (kun H. Bakker k M. La Torre).
Ricevis trian premion kaj honoran mencion en la branĉo Poezio de la Belartaj Konkursoj de UEA 2023.

Fonto: Jouko Lindstedt, foto: Melina Bister por la Panteono, decembro 2024.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
ilonaesp je 2024-12-15 11:23:52

Gratulojn pro la meritita enpanteoniĝo! Viaj kontribuoj riĉigis esperantologion.
Esperante ke vi daŭrigos vian valoran agadon
Ilona

1.
Tim je 2024-12-15 07:27:38

Gratulon pro via (posttempa!) enpanteoniĝo, Jouko! Mi tre ĝuis nian kunlaboradon pri la Muminserio, kaj sentos la mankon de via saĝaj intervenoj en la Akademio post via baldaŭa emeritiĝo. Fartu bone!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.