Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Renato CORSETTI
Edukado-ensalutnomo: Renatocorsetti
Vivtempo: 1941 - 2025
Devenlando: Italujo
Prezento: Renato Corsetti naskiĝis en Romo, la 29-an de marto 1941. Li aktivas en la Esperanto-movado ekde la fino de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Dum la unua parto de sia vivo li laboris en banko kaj poste en la Universitato de Romo.

Li havis jenajn ĉefajn postenojn en la Esperanto-movado:
- Prezidanto de TEJO 1971-1973
- De la jaro 2000 ĝis la jaro 2006 estrarano de UEA, vicprezidanto de 1998 ĝis 2001 kaj
prezidanto de 2001 ĝis 2007.
- Ekde 1999 sekretario de la Akademio de Esperanto.
- Estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio dum pluraj periodoj.
- Estrarano de la Fondaĵo Edukado.net ekde 2009.
- Estrarano de la KER-Ekzamena Komisiono, poste KER-ekzamena Centro.

Scienca agado:
Post la unua doktoriĝo en 1964 pri Ekonomio en la Universitato de Romo, “La Sapienza”, per disertacio pri internacia ekonomio, kaj post kromaj studoj en la Universitato de Torino pri organizado, ekde la jaro 1974 li okupiĝis pri lingvaj studoj, kaj aparte pri soci-lingvistiko, lingvo-planado kaj lingvo-politiko kunlabore kun Profesoro Giorgio Cardona, de la katedro por lingvistiko, en la fakultato de Humanismaj Studoj (Lettere e Filosofia) de la universitato de Romo, “La Sapienza".
Ekde la jaro 1980 li faris esplorojn pri infana dulingveco kunlabore kun profesorino Traute Taeschner de la Fakultato pri Psikologio de la sama universitato. Ekde la jaro 1993 li ankaŭ okupiĝas pri instruado de fremdaj lingvoj.
De la universitata jaro 1991-92 ĝis la jaro 2009 Renato Corsetti kunlaboras kun la Fakultato de Psikologio, (poste Fakultato de Psikologio 1.) de la universitato "La Sapienza" kun instru-taskoj por la subjektoj: Observado de la Infana Konduto, Laboratorio pri Lingvo kaj Komunikado, Psikolingvistiko, kaj fine kiel profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado.

Jene elŝuteblas la listo de Publikaĵoj de R. Corsetti, eltiraĵo el Informilo por Interlingvistoj (76) 2011/1. p.12-19.

Renato Corsetti forpasis en Londono, la 1an de februaro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 55; | Aldoni propran komenton

55.
arankal je 2025-02-07 10:58:50

Kara Anna,
Sincerajn kondolencojn al la tuta familio pro la forpaso de kara Renato, nome de Serbia Esperanto-Ligo kaj ĝia Instruista Sekcio.
Krom multaj meritoj rilate al lia Esperanto-agado, Renato en la lastaj jaroj – tra la Balkana-Danuba kunlabora grupo – gvidis, inspiris kaj kuraĝigis la agadon kaj kunlaboron de esperantistoj de la regiono.
Dankeme kaj elkore, Aranka

54.
tiderat je 2025-02-06 11:55:19

Sincerajn kondolencojn al la tuta familio!

53.
kokino je 2025-02-05 14:34:34

Pluvas en mia kor' ! Ripozu en paco, estimata samideano!
Sincerajn kondolencojn al la familianoj

52.
zhchsh je 2025-02-04 03:38:32

Mia respektinda s-ro Renato Corsetti forpasis en la unua de februaro, 2025. Li iam estis prezidanto de UEA kaj nuna honora prezidanto de UEA. Mi nome de IKEF-ĉina filio kaj la universitato, Jiangsu-a Teknologia Universitato esprimas profundajn kondorencojn al la familio de estimata s-ro Renato Corsetti kaj liaj amikoj. Lia forpaso estas granda perdo de EM. Ni ĉinaj e-istoj perdas la plej bonan amikon. Li kiel prezidanto de UEA vizitis al Ĉinio plej multajn fojojn kaj faris grandan kontribuon al ĉina EM. Ni amas lin. Mi ĉiam memoras lian instrukcion daŭrigi nian sanktan aferon ĝis renkontiĝo kun Zamenhof.

51.
mjb_edukado je 2025-02-03 17:48:56

Kion aldoni? Nu, jes, granda perdo por la movado. En la laboro de la Akademio estis aparte admirinda via konscienco ne lasi la lingvon drivi al iu dialekto de la eŭropaj hegemoniaj lingvoj. Pacon al vi, Renato, kaj kondolencojn al viaj proksimuloj.

50.
Arko je 2025-02-03 15:10:06

Unuafoje mi renkontis vin en 2004, en Pekino, tiam mi, nome de la provinca E-asocio, donacis kaligrafion al UEA kaj ni faris grupan foton. Trijarojn poste, mi duafoje renkontis vin en Brita E-kongreso, en 2007, mi tre ĝojis saluti vin, kiam vi sciis, ke mi estas ĉino, vi laŭdis, ke mia prononco estas tre klara.
Ekde 2012 mi ekagis en ILEI, kaj mi komencis partoprenis Universalajn Kongresojn, en ĉina tago mi ĉiam vidis vin, ĉar vi estas bona amiko de ĉinaj esperantistoj. Sed tre malofte ni interparolis.
Laŭ mia memoro, ekde 2020, dum pandamio, mi la unua gvidis retan E-kurson en Ĉina Universitato, kaj verkis raportojn pri E-instruado en Ĉinaj Universitatoj, ni komencis multe korespondi kaj kunlabori. Ĝis en Torino, 2023, ni jam estas malnovaj amikoj. Ĉar ni ambaŭ uzis lambastonon en Torino, vi eĉ ŝerce skribis en via mesaĝo: "estis bele renkonti vin persone kaj konstati ke ni ambaŭ estas en la klubo de la lam-bastono." Vi ĉiam kuraĝigis min klopodi por la laboroj pri E-instruado en Ĉinaj Universitatoj. Nun mia kara samklubano forlasis nin por ĉiam. Kara Renato! Ripozu en paco!

49.
RubyNunes je 2025-02-03 14:29:52

Profundajn kondolencojn al la tuta familio kaj plej proksimaj geamikoj!
Kvankam mi neniam havis la oportunon paroli kun Renato vid-al-vide, mi ja kelkokaze parolis kun li en virtualaj renkontiĝoj.
Renato fordonis sin korpe kaj anime al nia komuna, nobla kaŭzo. Li estas nekontesteble sekvinda ekzemplo pri neŝancelebla laboremo.
La firmamento ricevas plian verdan stelon. Restu pace, kara Renato!

48.
Assumpta je 2025-02-03 09:08:04

Mi renkontis vin ne persone sed per Interreto, dank'al la prelegoj de la Londona Esperanto-Klubo. Mi amis vian trankvilan konduton kaj vian varman, amikan voĉon. Leginte ĉion, kion vi skribis kaj faris por Esperanto mi konstatas, ke vi estis vere escepta homo. Koran dankon! Miajn kondolecojn al via edzino Anna Löwenstein -kiun mi ankaŭ konis danke al Interreto- kaj al via tuta familio. Mi ĉiam memoros vin, Renato! Ripozu en paco!

47.
MaggyMaggy je 2025-02-03 08:40:18

Elkorajn kondolencojn al liaj familianoj! Mi bonŝancis renkonti Renato Corsetti plurajn fojojn. Li restos en la memoro.
Maggy

46.
gravuristo je 2025-02-03 07:30:31

Ĝisssssssssssssssssssssssssssssssssssssssssssss
la frenezaj geavoj malfeliĉiĝis post la novaĵo...............tamen estas ege feliĉaj ĉar ili bonŝance ofte renkontis vin kaj precipe konis vin. Vi ekzamenis min (Stefano) en 2012 en Hanojo. Neforgesebla momento ĉar vi petis de mi, ke mi iĝu la edzo de Lo Jacomo.................jes ja. Post ok monatoj mi emeritiĝos kaj provos multe pli helpi nian movadon. dankegooooooooooooooojn, samideanoj neniam sufiĉe dankis vin pro via ago por Esperanto.

45.
JamesHawkey je 2025-02-02 20:59:53

Kara Renato. Dankon pro ĉio, kion vi faris por Esperanto, kaj pro esti vere afabla homo. Ni kunmanĝis en via domo kun Anna antaŭnelonge, kaj ni ĉiuj ridegis dum mi malsukcese baraktis kontraŭ via tro moderna fromaĝraspilo! Dankon pro esti mia instruisto ĉe LEK, kaj pro rekomendi min, kiel instruiston - danke al tio, kaj al vi, mi nun faras tiom da mirindaj aferoj en Esperantujo. Ĝis la revido, Renato.

44.
Vojacek je 2025-02-02 17:15:15

Kiam mi hodiaŭ matene (2.2.2025) malfermis mian retpoŝton, suprizis min eĉ tri novaĵoj kun titolo: Forpasis Renato Corsetti. La unuan fojon mi ekkonis lin dum UK en Zagrebo, kie li estis elektita prezidanto de UEA kaj de tiam mi povis sekvi lian ampleksan poresperanten agadon. Lastatempe mi havis eblecon renkonti lin en retprogramo per zoom. Ĉar li grave enskribiĝis en Esperanto-movadon, li daŭre vivos inter ni. Mi kondolencas al lia edzino Anna kaj liaj familianoj. Ripozu en paco!

43.
KrisKEZER je 2025-02-02 16:10:08

Miaj plej bonaj pensoj estas por Anna kal la familio, sed ankaŭ por la Movado, kiu ĵus perdis bonegan homon, kies humanismo kortuŝis multajn geesperantistojn.

42.
Serpassan je 2025-02-02 16:02:10

Miaj Kondolencojn... Restu en pace.

41.
Serpassan je 2025-02-02 16:02:08

Miaj Kondolencojn... Restu en pace.

40.
Filuro je 2025-02-02 13:15:58

Kia perdo!
Renato estis tiom valora kaj empatia persono.
Miajn kondolencojn al la familio.

39.
pjer je 2025-02-02 12:46:42

Ĝis Renato, vi restas en mia koro, dankon pro la kuraĝigaĵoj, kiujn vi donis al mi kaj pro la kunpartopreno en via kreaĵo : LaBonaLingvo. Sincerajn kondolencojn Anna. Pjer.

38.
GrizaLeono je 2025-02-02 12:18:26

Kara Renato, mi konas vin kiel saĝan kaj afablan homon de bona volo, ĉiam pretan aŭskulti proponojn favorajn al nia kara lingvo. Fartu bone, kie vi nun estas, kaj de tie plu gvidu niajn agadojn por Esperanto.
Miajn kondolencojn al Anna kaj al la familio.

37.
probal53 je 2025-02-02 11:36:19

Mi volas mallonge nur diri, ke Renato estis la plej aktiva neprogramista progresiginto de la tasko interplekti Esperantujon kaj la retan mondon. Sen li, ni ne enirus la retan epokon, ni enlamus, enstumblus en karikaturon de la reta epoko. Jam nur tio igas lian kontribuon unika kaj longe, longe memorota. Pri mia propra malgajeco mi ne volas paroli ĉi tie kaj nun. Renato havis multon pri kio li povintus malgaji; sed li neniam permesis al si tiajn pretekstojn por malaktiviĝo.

36.
ilonaesp je 2025-02-02 10:10:05

Haltis la motoro de la movado, sed restos liaj ideoj, rezultoj, iniciatoj...
Sinceran kunsenton al Anna kaj familianoj
Ilona

35.
vmel je 2025-02-02 09:49:49

Ni ĉiam memoros lin kiel veran senlacan aktivulon, kiu havis fortojn por ĉiuj aferoj ligitaj kun E-o. Bonega organizanto, talenta verkisto, arda defendanto de klasika bona lingvo.
Al mi bonŝancis koni lin persone, li kelkfoje vizitis Rusion kaj nian Moskvan klubon. Ĉiam bonkora, li restos en nia memoro...

34.
Monik je 2025-02-02 08:43:28

Estis grandega plezuro akcepti vin kaj Anna hejme kiam vi prelegturneis en Francio ! Vi ĉiam laboris kaj estis tre helpema. Vi mankos al multaj homoj en la mondo. Ripozu en Paco. Mi kondolencas al la familianoj.

33.
JohnWells je 2025-02-02 08:32:18

Ripozu en paco, amiko kaj kolego!

32.
bujdoso je 2025-02-02 07:56:15

Mi memortenos pri vi kaj pri via multflanka agado por Esperanto. Mia kondolenco al la familianoj.

31.
Patrick75 je 2025-02-02 07:33:48

Sincerajn kondolencojn al la familianoj

30.
Henri je 2025-02-02 07:03:33

Mi sentis lian mankon dum la lastaj semajnoj kaj plue sentas ĝin sur la listo informa reto , kie okazis multaj tre utilaj interŝanĝoj.
La plej bona omaĝo, kiun ni povas dediĉi al li estas en persistemo, kreemo, iniciatemo, kleriĝo kaj klerigo.
Plene validas por li eldiro de la eburborda verkisto, antropologo kaj etnologo Amadou Hampâté-Bâ laŭ kiu "En Afriko, kiam maljunulo mortas, tio estas biblioteko, kiu brulas.
https://fr.wikipedia.org/wiki/Amadou_Hampâté_Bâ (mankas eo-versio)

29.
reza je 2025-02-02 03:31:44

Fakte, Anna Lowenstein, lia edzino, hieraŭ sendis mesaĝon al UEA-grupo kaj diris ke Renato foje pli bone fartas kaj foje ne kaj ŝi sugestis ke Esperantistoj sendu skriban aŭ voĉan mesaĝon al li por kuraĝigi lin. Mi tuj sendis voĉmesaĝon al ŝi kaj tamen iom poste ŝi skribis:
"Ĝuste dum mi sendis la suban mesaĝon, Renato ĉesis spiri.
Anna"
Ŝokiga mesaĝo al multaj kiuj de hieraŭ daŭre sendas kondolencajn mesaĝojn foje emociajn.
Lia animo restu en paco ĉiame.

28.
Mao87 je 2025-02-01 23:14:37

Forpasis Esperanto-instruisto, grandulo, bonulo, homo, kiun mi konsideris kiel mentoron, sed precipe forpasis 100%-a Esperantisto. Ripozu en paco, Renato. Kaj Dankon.

27.
Sylvain je 2025-02-01 22:52:21

Mi ĉiam memoros vin, kara Renato, ĉiam amikema kaj preta helpi. Ripozu en paco.

26.
Katalin je 2016-03-29 09:24:02

Kara Renato, nome de la membroj de edukado.net kaj la KER-komisiono mi kore gratulas vin okaze de via 75-a datreveno. Estu plu tiom aktiva, helpema kaj ŝatata. Bonan sanon al vi, amike, Katalin kaj Sylvain

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.