Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Humphrey TONKIN
Edukado-ensalutnomo:humphrey
Vivtempo:1939 -
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Britujo, Pollando
Prezento:Humphrey Tonkin (nask. 1939) eklernis Esperanton en Britio en 1954/55, kiel mezlernejano. Li ĉeestis sian unuan Universalan Kongreson en Kopenhago en 1956, kaj en 1958 sian unuan TEJO-Kongreson, en Homburg, Germanio. Post iom da sperto pri kongresoj landaj kaj internaciaj, li organizis la TEJO-Kongreson en Wokingham, Britio, en 1961.

Li okupis diversajn rolojn en la TEJO-estraro en la jardeko 1961-71: kasisto, estrarano pri eksteraj rilatoj, fondinta redaktoro de Kontakto, prezidanto. Post sia transiro al Usono en 1962, li aktivis ankaŭ en la usona junulara movado, kaj estis unu el la fondintoj de Esperantic Studies Foundation, kiu oficiale ekestis en 1968 (li estas nunmomente ties prezidanto). Li okupis diversajn rolojn en la Komitato de UEA tra pluraj jaroj, kaj en 1974 fariĝis Prezidanto de UEA – ofico kiun li okupis ĝis 1980 kaj reprenis en la periodo 1986-89. De 1980 ĝis 1986 li rolis kiel vicprezidanto. Dum tri jaroj ĉirkaŭ la jaro 2000, li denove rolis kiel estrarano de UEA.

Hodiaŭ li reprezentas UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Jam de 1983, li estas ofta organizanto de lingvorilataj konferencoj kaj simpozioj ĉe UN, kaj li estas multjara direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. Li estis redaktoro de ties revuo Language Problems and Language Planning tra multaj jaroj, ĝis 2014. Dum multaj jaroj li estas membro de la Akademio de Esperanto, sed ne rekandidatos en 2019 por sin dediĉi al aliaj prioritatoj. Li estas ano de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Li verkis tra la jaroj amason da artikoloj en kaj pri Esperanto, verkis kaj redaktis librojn, kaj tradukis en kaj el Esperanto. Inter liaj tradukoj en Esperanton estas du dramoj de Ŝekspiro, kaj en la anglan la du libroj de Tivadar Soros, Maskerado (poste plutradukitan en dekon da lingvoj) kaj Modernaj Robinzonoj, kaj la verko de Ulrich Lins La danĝera lingvo. Li verkis studon pri la Esperanto-movado, Lingvo kaj popolo (2006; ĝi poste aperis ankaŭ en la itala).

Lia ekstermovada vivo havas du aspektojn – kiel fakulo pri angla literaturo (li verkis du librojn pri la poeto Edmund Spenser kaj estis dum preskaŭ dudek jaroj profesoro pri la anglaj literaturo kaj lingvo ĉe la Universitato de Pensilvanio; li ankaŭ estis gastprofesoro ĉe la Universitato Columbia kaj gastesploristo ĉe la Oksforda Universitato kaj la Universitato Yale) kaj kiel konata figuro en la usona universitata medio (prezidanto dum kvino da jaro de la Ŝtata Universitato de Novjorkio en Potsdam, kaj dum jardeko prezidanto de la Universitato de Hartford, Connecticut; prezidanto de la (usona nacia) Konsilio por Internacia Interŝanĝo de Universitatanoj, prezidanto de la Kanada Komisiono Fulbright; verkanto de libroj kaj abundaj artikoloj pri internacia edukado).

Li magistriĝis ĉe la Universitato de Kembriĝo kaj doktoriĝis ĉe la Universitato Harvard.

Fonto: H. Tonkin por la Panteono, en decembro 2018.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
neghero je 2018-12-15 21:37:53

Dankon pro via agado en tiom da kampoj, Humphrey.

1.
probal je 2018-12-15 09:08:08

Saluton, Humphrey, vi estas delonge instruanto de instruantoj, kaj neniu el ni havas taŭgajn vortojn por alparoli vin en tiu via unikeco. Mi aŭdis ke la araba havas verbojn kiuj markas la majestecon de la kunsubstantivo (laŭdire apud ordinara vorto 'paŝi' la lingvo havas apartan majesto-markan vorton 'paŝi kun dio', ekzemple); se mi scius la araban, mi volonte gratulus vin per taŭgaj vortoj. Manke de kono de la araba, mi limigas min al la bondeziro ke sub via mentorado iuj inter ni sukcesu malfermi pli vastgaman kaj nuancan konversacion en Esperanto kun la araba mondo ol prosperis ĝis nun, kaj ke aliaj inter ni sukcesu klerigi la eŭropan kaj eŭropidan parton de la esperantistaro i.a. pri la grandegaj diferencoj inter araboj kaj, ekzemple, irananoj, pakistananoj kaj 'aliaj islamanoj'. Nur post kiam ni ĉiuj sukcese trasaltos tra tiuj elementaj ringoj, nia cirko, se repreni konatan metaforon vian pri la movado, povos preteriri la cirkan stadion de 'pano kaj cirkoj' (mi aludas al bedaŭrata flanko de la romia imperio), atingi la panan stadion, kaj fine klavi tiun homecon kiu vivas ne nur per la pano. Al tiuj altoj ĉiam inspiris viajn aŭskultantojn kaj mentoratojn la elementa-ŝajnaj atentigoj per kiuj vi regalas nin jam de ses jardekoj. El tiuj mi persone konas nur kvar jardekojn, ĉar mi esperantistiĝis nur en 1967 kaj renkontis vin -- kaj trafis vin kiel mentoron dum mia staĝesko kiel la UEA-ulo ĉe la sekretariato de Unuiĝintaj Nacioj -- nur en 1977. Tamen povas esti ke inter viaj ĉi-jaraj samekrananoj nur mi estas rekta mentorito via. Por _tiu_-nuanca saluto, ve, eĉ la araba lingvo verŝajne nenion havas en sia riĉa repertuaro, do mi devas konfesi ke mi ne tiom bedaŭras mian nekonon de ĝi. Sendube la unikecon de miaj gratulvortoj, Humphrey, garantias la delonge konata fakto ke mia propra Esperanto estas lingvo komprenata de neniu! Kun tiu apriora antaŭsupozo pri ĝia nekomprenebleco, mi tial ofertas al vi (kun plena atento al la neuzindeco de la komerceca 'ofert/' ĉi tie) la evidente nekompreneblan vorton: g-r-a-t-u-l-o-n.

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.