Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Hans BAKKER
Vivtempo:1937 - 2015
Devenlando:Nederlando
Prezento:Naskiĝinte je la 8a de novembro 1937 en Amsterdam li jam frue kutimiĝis al parolata Esperanto en la hejmo. La gepatroj estis ambaŭ esperantistoj, kaj ekrilatis unu la alian en tiu rondo. La hejma lingvo estis tamen la Nederlanda. Komune ili funkciigis Esperanto-instituton en ĉefstrato ("Rokin") de Amsterdam. La patro estis delegito de UEA, instruis la lingvon kaj verkis lernolibron "Esperanto in 20 lessen". Ĝi aperis tuj post la mondmilito, pro tio en modesta, neluksa aspekto. Enhave ĝi estis tamen elstare bona, kaj servis al la filo ne nur kiel unua lernilo en infanaĝo sed ankaŭ kiel modelo kiam li mem komencis instrui Esperanton. Regula lernado okazis pli poste per privataj lecionoj ĉe maljuna kaj afabla instruistino, fraŭlino van Dijk, ĉirkaŭ la jaroj 1946-1947.

La familio triope partoprenis la Universalan Kongreson en Parizo, 1950 kaj poste en Haarlem, 1954. La patro (profesie turisma gvidisto) tie en la loka kongresa komitato organizis la ekskursojn. Amara sperto estis ke post la kongreso neniu rekonis lian grandiozan sukceson, ankaŭ financan.

En tiu jaro la filo ĉeestis, almenaŭ parte, la 10an junularan kongreson en Hilversum, Nederlando.
Sekvis la mezlernejaj jaroj, 1949 ĝis 1955, sen esperantista aktiveco, sed tiu revenis en la studentaj jaroj (1955 - 1962) kiam li studis ŝipkonstruadon en la Teknika Universitato en Delft. Li partoprenis la fondon de Nederlanda TEJO-sekcio kaj ĉiusemajne tajpis informojn pri Esperanto por gazetoj - kompreneble sen sukceso.

En 1961 okazis la renkontiĝo kiu kondukos al edziĝo en 1962. La novedzino, Ans ten Hagen, devenis same el esperantistaj gepatroj, aktivaj en la medio de sennaciecaj kaj laboristaj esperantistoj.

Paro konsistanta el du politike malproksimaj medioj (burĝa kaj laborista) estis escepta en tiu tempo kaj ne havis ĉies aprobon en rondoj de esperantistoj de Nederlando.
La juna paro tamen komencis tuj konstrui sian familian vivon. En 1962 naskiĝis filo kaj en 1964 filino en loĝejo de nova kvartalo de Amsterdam. La adreso Kastelenstraat 231 restos konstanta dum jardekoj.

En 1962 Sigismundo Pragano, docento pri Esperanto en la universitato de Amsterdam, konvinkis la paron ke nepre okazu la 20a TEJO-kongreso en Amsterdam en 1964 post la UK en Hago. Sekve 1963 estis plenokupa jaro: la juna patrino kun sia filo en Kastelenstraat faris la sekretariajn taskojn por la kongreso, kaj la juna patro dumtage plenumis sian militservadon en oficejo en Hago, kaj dume pertelefone faris siajn kontaktojn por la IJK.
La kongreso fariĝis granda sukceso, etose, nombre, finance kaj enhave. Ĝi gastis por la programo ĉe la Anne Frank Domo sed la tranoktado okazis en junulargastejo en la kamparo apud Amsterdam.
Por Hans tio estis la komenco de "kariero" en TEJO, precipe en la fako de eksteraj rilatoj kun neesperantistaj organizaĵoj (NEJOj). Komisionon tiuteman fondis Humphrey Tonkin, sed en 1965 transdonis ĝin al Hans. La komisiono ĉefe laboris pri scienca metodo pruvi la avantaĝojn laŭ tempo kaj mono de Esperanto kompare kun aliaj metodoj (tradukado, naciaj lingvoj). Alia branĉo de agado estis instruado en labortendaroj. Precipe al la renkontejo "Les moulins des apprentis" veturis foje la tuta familio por instrui en primitivaj cirkonstancoj sur la kamparo de centra Francujo.
Tio daŭris ĝis la fino de la jaroj 60, kiam en 1969 la IJK en Tyresö ŝanĝis ĉion.

La jaroj sesdek estis la jaroj de kultura revolucio en Eŭropo kaj Usono. Studentoj amase leviĝis kaj renversis la malnovan socion. Sed esperantistoj dormis kaj restis en sia familia rondo. Ĝis vekiĝo okazis ankaŭ tie.
Prelego de Humphrey Tonkin, denaska Brito sed migrinto al Usona universitato, en Tyresö, Svedujo, malfermis la fenestrojn de TEJO kaj lasis freŝan venton enblovi tra ili. La tempo estis matura: la "generacio de Tyresö" rapide formiĝis kiel amika grupo, konscia pri la rolo de Esperanto en mondo de lingva kaj kultura imperiismo. KER de TEJO fariĝis pioniro agante kun granda energio, havante sian oficejon en la pitoreska centro de Amsterdam.
Tio daŭris dekon da jaroj. La oficejo migris tra pluraj lokoj en Amsterdam kaj la deĵorantaj volontuloj sekvis unu la alian (Gary Mickle, Rikardo Cash, Jeanne Marie Liouville-Cash, Rada Gavriloviĉ) ĝis fine venis halto kiam Marc Hiltbrand forlasis kiel lastan KER-oficejon ĉambron en la Esperanto-domo en Hago. Finiĝis la junulara epoko, komenciĝis nova etapo: tiu de agado en UEA por Esperanto en Afriko.
Ankaŭ tiam ĉi la fajreron lanĉis alia gvidanto, ĉi-foje Renato Corsetti, kiu estis estrarano de UEA pri Regiona Agado. Kaj denove la loko estis Svedujo, dum la 65a Universala Kongreso en Stokholmo. Prelegante en plenplena salono pri sia fako, Renato, unu el la generacio de Tyresö vekis grandan entuziasmon. Hans Bakker akceptis la defion daŭrigi la kontraŭkoloniisman agadon el la jaroj 70 kaj enplanti ĝin en la regionan agadon de UEA, unue en Latinameriko kaj Afriko, poste, pli modeste en "nur" Afriko. Li ne faris tion sola; de la komenco multaj membroj de UEA kunlaboris. En tiu epoko kiam interreto ne jam ekzistis,la instruado okazis per kursfolioj en kovertoj kun poŝtmarko. Centoj da Afrikanoj tiel lernis Esperanton kaj uzis ĝin, korespondante per leteroj, legante ĝin per gazetoj, kaj eĉ vojaĝante al kongresoj. Eksterordinara kongreso, la jubilea de 1987 en Varsovio prezentis sur la podio 13 afrikajn esperantistojn. Ili sekvis antaŭ tio kvinsemajnan kurson laŭ invito de Hungara Esperanto-Asocio en Budapeŝto, kaj junularan kongreson en Krakovo.

Tiel pasis unu jaro da konstanta laborado post alia. Afrikanoj kiuj estis komencantoj en 1982 fariĝis spertuloj kaj organizis la movadon en sia propra lando. La Centra Oficejo de UEA multe kunlaboris en tio. Lige kun tio venis ideoj por afrika oficejo, kiu transprenu la taskojn de Hans Bakker kaj parton de tiuj plenumataj de la CO. La plej bone konstruita agado en Afriko okazis en Togolando, kie Gbeglo Koffi gastigis pli kaj pli da laborado en sia hejmo. Lia famo eĉ kaŭzis inviton eniri la Estraron de UEA dum ses jaroj, de 1998 ĝis 2004.
Pli frue ankaŭ Hans Bakker estis estrarano pri financoj kaj administrado, sub prezidanteco de John Wells, de 1989 ĝis 1992. Liaj ideoj pri nesufiĉa financa stabileco de UEA ne trovis aprobon de la gvidantoj en la Centra Oficejo.Tio kaŭzis eksiĝon post unu mandato. Pli malpli en la sama periodo li estis estrarano de Institucio Hodler '68, sub prezidanteco de Grégoire Maertens.

En la jaroj de sia estraraneco Gbeglo Koffi plifirmigis sian rolon de gvidanto en Togolando kaj en Afriko, kaj en la Afrika oficejo kiu ekfunkciis en la jaroj 1995 ĝis 2005, ĉiam en partnereco kun Hans Bakker. Kun la CO la rilatoj fariĝis pli kaj pli streĉaj kaj en 2005 la estraro de UEA finis sian kontrakton kun la AO de Koffi Gbeglo kaj Hans Bakker. Tiuj du fondis apartan kaj sendependan centron ACE.
En la jaro 2000 Hans Bakker ricevis, pro sia esperanta agado, medalon de la nederlanda reĝino.Tiun asignon iniciatis esperantistaj geamikoj, kiuj enmigris en Nederlandon en 1990 kaj sukcesis instali sin en Amsterdam kun helpo de Hans.
Samjare firmiĝis la planoj konstrui en Togolando mezgradan lernejon. Koffi en Togolando kaj Hans en Nederlando faris ekde 2001 ĉion por sukcesigi tiun projekton. La lernejo malfermis siajn pordojn en septembro 2004 kaj dum la sekvantaj jaroj tre sukcesis kiel modelo de moderna lernejo kaj ankaŭ kiel kovejo de novaj esperantistoj kaj fonto de kultura verkado. Ankaŭ ACE trovis sidejon en la nove konstruita lernejo, nomita "Instituto Zamenhof".
Dume en Nederlando Hans funkciis en la estraro de la landa asocio "Esperanto Nederland" de 1996 ĝis 2008. Li ankaŭ helpis Ko Hammer en la redaktado de la asocia gazeto Fen-X (Fenikso) ekde 1996.

Hans Bakker por la Panteono, en junio 2011.
Fotis: Katalin Kovats, en Amsterdamo

Grava scienca verko kaj eksperimento de Hans Bakker, la Testo pri Esperanto-lingvoscio legeblas kaj solveblas en la Dokumentujo.
Trista aldono: Post elĉerpa malsano la 21an de januaro 2015 Hans Bakkaer forlasis nin.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 12; | Aldoni propran komenton

12.
Renatocorsetti je 2015-02-10 11:18:09

Hans Bakker estis mia amiko de tre longa tempo. Miaj unuaj memoroj pri renkontiĝoj kun li reiras al la fino de la 60-aj jaroj. Miaj unuaj laboroj por la movado estis aranĝi instruadon de Esperanto en labortendaroj, laŭ materialoj kaj ekzemploj de Hans kaj roli kiel dua membro de la komisiono por rilatoj kun NEJOj en Italujo por Itala Esperantista Junularo.
Poste ni restis daŭre en kontakto kaj daŭre kunlaboris pri amaso da agadoj. En la UK de Stokholmo ni estis en la sama ĉambro, kiam en tre entuziasmiga etoso li anoncis sian intencon okupiĝi pri Esperanto en Afriko. Kaj la afero daŭris en amaso da postenoj ĝis nun. Li, mi kaj la direktoro de la Centra Oficejo estis ĝis nun la tri membroj, kiuj decidis pri la subvencioj de la konto Espero.
Mi devas konfesi, ke Hans estis tre pli bonkora kaj kompatema ol Osmo Buller kaj mi. Li vere preferis helpi nemeritulon por ne erare ne helpi veran bezonanton.
Parto de mi foriras kun vi, Hans.
Kiel diras la poeto: "Oni foriras, kaj tio ŝajnas ludo, kaj ĝis la fina adiaŭo sian animon oni semas, oni semas je ĉiu adiaŭo."
Renato Corsetti

11.
leandro_abrahao je 2015-01-27 16:49:44

En la 407a elsendo de Pola Retradio aŭdiĝas kortuŝa kaj riĉa nekrologo pri la vivo de s-ro Hans.
http://pola-retradio.org/2015/01/e_elsendo-el-la-23-01-2015/
Kia eminenta, diligenta kaj laborama homo!

10.
Johan_Derks je 2015-01-25 10:12:15

Dankon pro la bela vivo-skizo de Hans. Mi enkonis Hans kaj Ans, kiam mi estis deksep-jarulo kaj la CO ankoraŭ estis mastrumata de Marianne Vermaas. Mi ne povis sekvi lin, ĉar poste mi forlasis la movadon. Dankon Hans, ankaŭ nome de Svetlana. Ci scias kial.

9.
ClaudeNourmont je 2015-01-23 16:53:59

Mi estis tre ŝokita. Kia malbona novaĵo !
Mi ekkonis lin kiam mi estis freŝbakita esperantistino en 1964 en Broek-in-Waterland, mia unua IJK, kaj li ekorganizis kontaktojn kun NEJO-j (ne-esperantistaj junularaj organizoj). Ah ve ! Li tiom multe faris por la kontaktoj kun ne-esperantistaj junularaj organizoj, evoluigis la aferon, kaj li vere kreis la afrikan movadon.
Mi parolas maljunece, sed vere la junaj generacioj ne scias, kiom li pioniris en tiuj aferoj. Sincerajn kondolencojn al Ans kaj iliaj gefiloj, kaj aliaj familianoj.
Triste, Claude

8.
Jcodjo je 2015-01-22 23:11:33

Mi perkoresponde konatighis kun Hans dum la kriza polika periodo en Benino dum la jaro 1988. De Hans mi tuj sciis ke esperanto ne estas la hispana, char la samurbano kiu proponis lernadon de tiu lingvo konvinkis min ke ghi estas hispana. Fakte de Hans mi ne nur lernis esperanton, sed chefe tute alian vivstilon: modesteco. Al li mi shuldas mian nunan sukcesplenan vivon, char danke al li mi konatighis kun esperantistoj kiuj shanghis mian vivon. Dum somero 1994 Hans akceptis min che stacidomo en Amsterdamo kaj gastigis min che li kaj edzino, Ans. Mi tiam malkovris tute alian vivstilon pri kio mi ech parolis en mia tria libreto "Aventuro en mondo de shajnigado". Inspiroplena homo estas Hans por mi.
Jean

7.
Mireille je 2015-01-22 19:10:05

La trista novaĵo pri la forpaso de Sinjoro Hans Bakker atingis nin merkrede vespere en Kotonuo dum Seminario pri kapabligo de virinoj en gvidaj roloj, « Unua Kontakto » kun Esperanto kaj legado kaj skribado de la fonua lingvo, ĉefa benina lingvo.
Hodiaŭ matene ĵaŭde ni komencis la kurson per mencio de la agadoj kaj meritoj de Hans Bakker kaj anonco de lia morto. La virina grupo kaj la gvidantoj ekstaris por silenta minuto
La laboro de Hans Bakker por Afriko kaj afrikanoj estas giganta kaj admirinda. Multaj afrikanoj konservis kaj konservos en sia koro brilan kaj patran bildon de li. Li estis kaj estos modelo por ĉiuj esperantistoj pro sia senlaca kaj sindediĉa agado.
Rigardante tian sindedichon ni plu laboru por Esperanto en Afriko kaj en la tuta mondo.
Ni sendas niajn elkorajn kondolencojn al la tuta familio de la forpasinto.
Privas Tchikpe Mireille Grosjean
Kotonuo, Benino

6.
javergara je 2015-01-22 18:26:50

Kiel mi skribis en la retlisto "uea-membroj", mi ankaŭ estas konsternita.
Mi havis la privilegion esti gasto ĉe la geedzoj Ans kaj Hans dum kelkaj tagoj en Amsterdamo. Min forte tuŝis la sperto persone rimarki la koran bonvolemon, kvietan animon kaj sinceran modestecon de tiu ĉi granda homo. Mia impreso estas ke li estis unu el niaj malmultaj veraj zamenhofanoj, do mildkora, sindonema, agema laŭ sento de etika devo kaj funde pacama.
Tiurilate, li restos por ĉiam en mia memora trezorejo kiel vivinta modelo de esperantisma vivo komprenata kiel socia engaĝiĝo kaj solidareco.
Kunfunebre,
José Antonio Vergara

5.
vmel je 2015-01-22 15:31:29

Hans estis vere modela aganto por Esperanto, kaj tute laŭmerite estis inter la unuaj proklamita kiel Esperantisto de la Jaro (1999).
Legu lian tiaman intervjuon:
http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2000-intervjuo-hb
Ni memoru lin kaj klopodu agi same sindone!

4.
Juri je 2015-01-22 13:37:56

Mi kelkfoje, sed ne sufiĉe ofte, renkontiĝis kun Hans dum kunvenoj lokaj kaj naciaj. Foje li petis mian etan asiston en presejo por esperantistaj kaj afrikaj agadoj. Tiuj projektoj apenaŭ estis konataj, kaj mi miras kiom multe pli li faris en 'silento' pro sia modesteco. Kaj la panteono ĉi tie jam estas longega!
Ĉie en Afriko kie mi ekkonis esperantistojn, la tuja demando al mi temis kaj temos pri sinjoro Bakker, kiam ili scias pri mia nederlanda deveno. Per brilegantaj okuloj kaj rideto ili demandis: "Kiel li fartas?" Kaj "Kia li estas?", ĉar kutime ili neniam renkontis lin. Ĉiam mi admiris Hans kaj neniam forgesos lin. Lia agado kaj bona koro inspiru ĉiujn homaranojn.

3.
autuno je 2015-01-21 23:59:39

La forpaso de Hans BAKKER estas granda perdo por la tutmonda esperantistaro kaj speciale por esperantistoj el Afriko kaj el landoj kies loĝantaro ankoraŭ suferas pro milito, malsato, rasa diskriminacio, religiaj konfliktoj. Bonvolu transdoni miajn plej sincerajn kondolencojn al lia familio.
Nguyen Xuan Thu
el Vjetnamujo

2.
Katalin je 2015-01-21 21:30:38

Kara Hans, mi ĵus eksciis pri via forpaso kaj estas ankoraŭ sub la ŝoko de la novaĵo. Ĝuste hodiaŭ mi interŝanĝis leterojn kun Ans, pritraktante mian prezenton en februaro, dum la amsterdama klubkunveno. Tie mi vidis vin laste antaŭ du monatoj kaj promesis al vi transdoni viajn materialojn al UEA, al la tiea arkivo. Mi faros, kaj konservos ne nur agrablajn memorojn kaj admiron pri via preciza kaj sindona laboro por Esperanto, precipe por la afrika movado, sed ankaŭ zorgos pri tio, ke ĉio, kion vi konfidis al mi kaj edukado.net estos flegata kaj disvastigata. Esprimante miajn kondolencojn al Ans kaj al la gefiloj triste mi publikigas la anoncon pri via forpaso kaj markos en la Panteono nian funebron per la nigra rubando. Ripozu, Hans, en Paco.

1.
Mireille je 2013-01-09 10:26:59

Nun Mirejo sidas en Dakaro kun Alphonse Diatta en hotelo Résidence Splendide.
Unue ni rigardis la fotoalbumon pri Afriko kaj revidis multajn konatulojn per iliaj fotoj.
Poste ni rigardas la panteonon.
Mirejo intervjuas Alphonse.
"Hans Bakker estas mia frato kaj gvidanto ekde 1983. En 1987 mi vidis lin en Hungario, ni partoprenis la afrikan seminarion en Hungario. Poste ni partoprenis la IJK en Krakovio. Poste la 72an UKn en Varsovio kun la centjariĝo de Esperanto. Poste ni vizitis la statuon de Zamenhof en Bjalistoko. Poste ni partoprenis la jubileon en Zagrebo, Jugoslavio en tiu epoko. La urbestro de Zagrebo anoncis, ke baldaŭ la lando Kroatio sendependiĝos, same kiel la aliaj regionoj de Jugoslavio. Mi multe kantis en Zagrebo, ĉiuj multe aplaŭdis. Hans Bakker sidis kaj rigardis kaj ridetis.
La rilatoj kun Hans Bakker daŭras per korespondado. Ankoraŭ nun en 2013.
Mi kreis klubon en Ziginŝor, ĉefurbo de Kazamanco. La prezidanto de tiu klubo estas Pierre-Joseph Diatta, mia nevo. La klubo nomiĝas "Esperanto-klubo Hans Bakker".
La trian de januaro 2013 mi revenis el Kazamanco kaj estas kontenta revidi Mirejo-n, kiun mi konatiĝis en 2011, kiam ŝi venis por la Monda Socia Forumo. En tiu forumo estis budo pri Esperanto kaj pluraj senegalaj esperantistoj partoprenis, inkluzive de Jola el Belgio.
Mi dankas al Hans Bakker pro lia subteno dum jardekoj kaj lia helpo al la lertigado de mia filino kaj mi gratulas mian karegan amikinon Mirejo pro ŝia vizito en Senegalo."

Kopirajto © 2001 - 2018 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.