Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Nedeljka Ložajić
Edukado-ensalutnomo: Nedeljka
Vivtempo: 1956 -
Devenlando: Serbujo
Agadlando(j): Jugoslavio, Serbujo
Prezento: Nedeljka Ložajić diplomiĝis pri psikologio en Filozofia fakultato en Beogrado kaj magistriĝis pri speciala edukado kaj rekapabligo de vidhandikapitoj kadre de Fakultato pri speciala edukado kaj rekapabligo en Beogrado.
Ŝi ne estas lingvisto, sed ŝi ĉiam interesiĝis pri lingvoj. Ŝi parolas la rusan kaj la anglan.
Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1973 kaj ekde tiam ŝi aktivas en la Movado. Ŝi trapasis ekzamenojn je B- kaj poste je C-nivelo kadre de Serbia E-Instituto dum la okdekaj jaroj de la XXa jarcento. Ŝi sekvis unujaran Instruistan trejnadon en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano en 2023 kaj 2024 sub la gvido de Katalin Kováts.

Nedeljka laboris unue kiel telefonistino, sed poste kiel bibliotekistino en Nacia Biblioteko de Serbio. Ŝi plurfoje prelegis enlande kaj eksterlande pri bibliotekistaj servoj al vidhandikapitaj personoj, pri graveco de Brajla skribo en ilia vivo. Ŝi ankaŭ redaktis kelkajn sonrevuojn por nevidantoj.
Jam en gimnazio ŝi instruis Esperanton al siaj samklasanoj. Ŝi gvidis E-kurson en Blindulsocieto de Beogrado kaj poste unusemajnan someran kurson en Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino). Jam la trian jaron ŝi gvidas retajn kursojn por komencantoj kaj ekde ĉi-tiu jaro, ankaŭ konversaciajn ekzercojn por esperantistoj el diversaj partoj de la mondo.
Estinte dum kelkaj jaroj en Sarajevo, ŝi trovis eblecon redakti kaj gvidi Esperanto-rubrikon kadre de matena programo de Radio Sarajevo. Ŝi partoprenis en pluraj Esperanto-renkontiĝoj kaj kongresoj. Ŝi aktivas en Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) ekde la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ekde la jaro 1981 ŝi estas estraranino de LIBE kaj dum la lastaj sep jaroj ŝi estas ĝia prezidantino. Ŝi partoprenas en pluraj aktivaĵoj de Serbia Esperanto-Ligo kaj nun ŝi estas ĝia vicprezidantino.
Nedeljka verkas poezion kaj tradukas ĝin en Esperanton. Ŝi ofte tradukas interesajn artikolojn el Esperanto-revuoj kaj plej ofte ili estas aperigataj en nacilingvaj Brajlaj kaj sonrevuoj.

Ŝia ŝatata hobio estas muziko kaj ŝi ofte kantas ankaŭ en Esperanto akompanante sin per gitaro.

Fonto: Nedeljka Ložajić por la Panteono, en decembro 2ö24.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Mao87 je 2024-12-15 18:00:04

Kara Nedeljka, gratulon pro via enpanteoniĝo! Ĉion bonan al vi.

3.
ilonaesp je 2024-12-15 11:53:10

Kara Nedeljka, mi admiras viajn persiston, energion, bonan humoron kaj sindeciĉon.
Multajn pluajn atingojn
Ilona

2.
Tim je 2024-12-15 07:37:15

Gratulon, Nedeljka, pro via enpateoniĝo! Ĉion bonan al vi en la vivo!

1.
Arko je 2024-12-15 07:35:16

Gratulon, kara Nedeljka

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.