Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ikuko Kitagawa
Edukado-ensalutnomo: Ikuko
Vivtempo: 1953 -
Devenlando: Japanujo
Agadlando(j): Ĉinujo, Hungarujo, Japanujo, Pollando, Sud-Koreujo
Prezento: Mi naskiĝis en la urbo Kawasaki, kiu situas inter Tokio kaj Jokohamo (Yokohama). Mi esperantistiĝis en 1982, tri jarojn post kiam mi fariĝis anglalingva instruisto en supermezlernejo en Jokohamo. Kvankam mia unua revo estis fariĝi verkisto aŭ ĵurnalisto, mi grade ekamis mian laboron kiel instruisto interkonante junajn amikemajn studentojn.
Tamen kiel lingva instruisto, mi ekhavis la demandon: kial nur la angla estas instruata kiel fremda lingvo en pli ol 99% de la japanaj super-mezlernejoj, malgraŭ la fakto, ke Japanio situas en Azio, najbare de Ĉinio kaj Koreio.
Plie mi eksentis, ke fremdlingva edukado dediĉita nur al la angla lingvo havas malfavoran influon sur la mondkoncepto kaj valoroj de la lernantoj. Mi rimarkis tion kiam mia klaso akceptis eksterlandajn lernantojn. Miaj lernantoj varme bonvenigis lernantojn el Usono, dume ili akceptis lernantojn el Azio ne tiom entuziasme.
Kiel la studento de angla lingvo kaj literaturo en universitato Waseda, mia unua sperto de internacia renkontiĝo estis Berkeley, Kalifornio, kiam mi estis studento. Ĉar estis bonega sperto renkonti interesajn homojn, kun kiuj mi povis dividi diversajn ideojn pri seksa egaleco, demokratio ktp, mia kredo, ke la angla ja estas internacia lingvo, naive fortiĝis, ĝis kiam mi fariĝis instruisto de la angla.
Eksentante gravajn problemojn de la anglalingva edukado, mi mem provis ellerni aliajn lingvojn krom la angla. Tamen vanis. Laste mi trovis Esperanton, kiam mi hazarde legis la recenzon de iu libro pri la studenta vivo en Bulgario pere de Esperanto kun la filino de la japana verkistino. Ekscitite mi legis la libron, kaj mi eklernis Esperanton per la aŭtodidakta lernolibro “Kvar-semajna Esperanto”. Tio donis al mi nekredeblan ĝojon, ĉar mi vere finis la libron ene de malpli ol 4 semajnoj. Bonŝance en tiu jaro, 1982, okazis la unua Komuna Seminario inter korea kaj japana junularoj. Eksciinte, ke Esperanto estas vere vivanta lingvo, kaj renkontiĝinte kun multaj bonegaj esperantistoj, koreaj kaj japanaj, inkluzive mian estontan edzon, mi intensive eklernis Esperanton post la seminario. En la supermezlernejo mi fondis Esperanto-klubon, kaj en nia urbo mi kaj mia edzo fondis Esperanto-Societon de Kawasaki kun lokaj samideanoj en 1986. En 1998 mi ekinstruis Esperanton kiel oficialan lernobjekton, elekteblan en la supermezlernejo en Yokohama, kiu daŭris ĝis la jaro 2011. En 2020, mi fariĝis la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto, kaj nun estas en la 3a mandato ĝis 2026. Kaj mi ankaŭ estas unu el la estraranoj de Japana Konsilio pri Instruado de Fremdaj Lingvoj (JACTFL), kies celo estas realigi Plurlingvan Edukadon en Japanio.
Jam pasis pli ol 40 jaroj de kiam mi estis fascinata de Esperanto. Esperanto donis al mi multe da bonegaj amikoj diversloke en la mondo kaj multe da ŝancoj, en kiuj ni povas kune pripensi ideojn por plibonigi nian socion. Sen Esperanto mia vivo ne estus tiel riĉa je la vidpunkto de homo-hava, ne de mono-hava!

Fonto: Ikuko Kitagawa por la Panteono en decembro 2024.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
verdeca3 je 2024-12-17 08:06:16

Gratulon al Ikuko Kitagawa,mia samkontinentano.kvankam mi neniam renkontiĝis kun vi .tamen mi bone scias ,ke antaŭe multaj el viaj samlandaj esperantistoj estis tre viglaj en Esperantujo kaj kompreneble ilia esperantnivelo, inkluzive de la via, estas sufiĉe alta.

2.
isksanjo je 2024-12-15 12:28:28

Gratulon, kara Ikuko! Mi fieras pro tio, ke vi fariĝis la unua japana instruistino en Panteono.

1.
Arko je 2024-12-15 07:34:39

Gratulon! kara Ikuko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.