Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Nicolau Dols Salas
Edukado-ensalutnomo: Nicolau
Vivtempo: 1967 -
Devenlando: Hispanujo
Agadlando(j): Hispanujo, Pollando
Prezento: Nicolau A. Dols Salas naskiĝis en Palma (Majorko) la 6an de Decembro 1967 en familio kun profunda internacia sperto. Lia patro naskiĝis en Kolmaro (Alzaco), kien la geavoj estis enmigrintaj, kaj estis edukata en la franca. Nur kiam komenciĝis la Dua Mondmilito parto de la familio rehejmiĝis al Majorko. Tiam la patro aldonis al sia lingvoprovizo la tradician familian lingvon, la katalunan. Lia patrina familio elmigris al Venezuelo kaj vivis tie ĝis kiam la avo, tre juna ankoraŭ, mortis pro subita malsano. Tiam la familio revenis en Majorkon.
Lia familia lingvo ĉiam estis la kataluna, kaj li lernis la hispanan nur en la lernejo. Poste li lernis la anglan, la portugalan kaj la francan. Esperanto venis poste, kiam li jam estis adolto, kaj verdire la Internacia Lingvo ne venis al li; male, li serĉis ĝin nur pro scienca scivolemo kiam li jam instruis Lingvistikon en universitato kaj decidis esplori pri planitaj / artefaritaj lingvoj.

Nicolau studis en la Universitato de Balearaj Insuloj (Universitat de les Illes Balears) en sia naskiĝurbo mem, kaj licenciuliĝis pri Kataluna Filologio en 1990 (tiutempe licenciojn oni akiris post kvin-jara universitata studado). Tuj poste li komencis instrui la katalunan kiel lektoro en la Universitato de Sheffield (University of Sheffield), kie post du jaroj li magistriĝis (Mphil) per tezo pri fonologia teorio. Rehejmiĝinte kiel universitata instruisto en sia origina universitato, li iĝis doktoro pri Kataluna Filologio per tezo pri fonologio de la kataluna, li fariĝis titulara universitata instruisto (Professor Titular d’Universitat), kaj finfine universitata profesoro (Catedràtic d’Universitat).
Post doktoriĝo li magistriĝis pri Orient-Aziaj Studoj en Universitat Oberta de Catalunya. En sia universitato li iĝis dekano de la Fakultato de Homsciencoj kaj vicrektoro pri Kulturo.
En 2014 li estis elektita membro de la Filologia Sekcio de Institut d’Estudis Catalans.
Tiu sekcio estas la oficiala akademio de la kataluna. Membroj de IEC estas dumvivaj. En 2021 li estis elektita prezidanto de la Filologia Sekcio.

Ne longe post sia esperantiĝo li kontaktis Majorkan Esperantistaron, la insulan asocion de esperantistoj, kaj komencis serĉi aranĝojn internaciajn. En 2009 li partoprenis IKU en la Universala Kongreso en Bjalistoko, kie li prelegis pri fonologio. Jarojn poste, en 2014, post retiriĝo de prof. John Wells el instruado en Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, prof. Ilona Koutny invitis lin instrui fonetikon kaj fonologion tie. Ekde 2014 ĝis 2024 li tion faris kaj instruis tie ankaŭ aliajn studobjektojn, kiel tradukadon aŭ semantikon.
Ankaŭ en sia universitato, Universitat de les Illes Balears, li organizis instruadon de Esperanto: dum jaroj, studentoj de Lingvistiko havis la eblon anstataŭigi semestran laboraĵon pri la fako per aliĝo al senpaga 20-hora kurso de Esperanto, kiun prof. Dols instruis dum kroma horaro ekster siaj oficialaj devoj. Tiamaniere instruado de Esperanto ricevis oficialan rekompencon pere de poentoj de noto de deviga studobjekto. Ankaŭ tiamaniere multaj studentoj unuafoje aŭdis pri la lingvo.
Li verkis kaj publikigis laboraĵojn pri fonologio kaj morfologio de Esperanto, pri sociolingvistiko en Esperanto, pri la evoluo de la lingvo kaj ĝia normigado, kaj pri la fonologiaj bazoj de Zamenhof.
En 2017 li gajnis la unuan premion de Belarta Konkurso (branĉo poezio) per la poemo Pasio. Poemo en ses stacioj. Ekde tiam li publikigis diversajn longajn poeziajn komponaĵojn, precipe en Beletra Almanako.
En septembro 2024, kune kun prof. Koutny li kunordigis la sekcion pri Interlingvistiko ene de la 21a Internacia Kongreso de Lingvistoj (International Congress of Linguists), okazinta en Poznano.

Fonto: Nicolau Dols por la Panteono en decembro 2024.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
Mao87 je 2024-12-15 17:52:05

Gratulon, Nicolau! Fakte, surprizis min vidi, ke vi ankoraŭ ne spertis enpanteoniĝon, sed nun vi ja estas en la Panteono. Dankon, cetere, pro via tre klara kaj klera instruado pri fonetiko en Poznano dum la Interlingvistikaj Studoj.

4.
ilonaesp je 2024-12-15 10:24:36

Mi tre ĝojas, ke vi Nicolau eniris la Panteonon, ja via multflanka kaj valora agado meritis tion. La universitata instruado de Esperanto kaj la al ĝi ligita esplorado estas gravaj por konsciigi la homojn pri la valoroj kaj potencialo de Eo. Dankon pro la ĝisnuna kunlaboro.
Mi esperas ke vi povos transpreni la torĉon de mi (daŭrigante la interlingvistikajn studojn).
Multajn atingojn
Ilona

3.
MargaretZZ je 2024-12-15 09:11:40

Gratulojn, kara Nicolau ! mi bone memoras viajn interesajn kaj amuzajn kursojn !

2.
Arko je 2024-12-15 07:36:21

Gratulon!

1.
Tim je 2024-12-15 07:25:18

Gratulon pro via enpanteoniĝo, Nicolau, kaj dankon pro via tre ĝuinda kaj klera instruado pri fonetiko en Poznano. Fartu bone!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.