Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: John WELLS
Edukado-ensalutnomo: JohnWells
Vivtempo: 1939 -
Devenlando: Britujo
Agadlando(j): Britujo, Pollando, Usono
Prezento: Mi naskiĝis la 11-an de marto, 1939, en nordokcidenta Anglujo. Mia patro estis anglikana pastro; mia patrino estis instruistino de gimnastiko kaj matematiko en porknabina gimnazio. Mi edukiĝis unue en lokaj lernejoj, sed ekde mia 9-a jaraĝo en loĝlernejoj en suda Anglujo. Oni instruis al mi la francan, la latinan, kaj la klasikan grekan lingvojn.

Kiel 16-jarulo unu fojon mi decidis bicikli de la hejmo al la lernejo, vojaĝo tritaga. Survoje mi tranoktis en junulargastejoj. Tie unu gastejestro estis Esperantisto, kiu enmanigis al mi malgrandan broŝuron pri la lingvo. Mi decidis mem instrui al mi la lingvon, kaj baldaŭ sukcesis kompreni mallongondajn radioelsendojn de svisa radio. Mi aliĝis al Brita Esperanto-Asocio, kaj 17-jara vizitis ĝian kongreson, kie mi renkontis interalie Marjorie Boulton (vidu ŝian poemon ‘Promesplena komencanto’). Mi vizitis la unuan fojon la Londonan E-Klubon. Mi aĉetis kaj aŭskultis la gramofondiskon de Ivo Lapenna, La kultura valoro de Esperanto, kiu inspiris min ne nur perfektigi mian lingvoscion sed ankaŭ kompreni la idean bazon de la lingvo.

En la jaro 1957 mi finis miajn lernejajn studojn kaj disponis kelkajn liberajn monatojn antaŭ ol eniri universitaton. Miaj gepatroj, notinte mian interesiĝon pri lingvoj, aranĝis ke mi loĝu dum ses semajnoj ĉe germana familio en Kiel. Poste ties filo venis interŝanĝe loĝi ĉe ni. Tiel mi gajnis fluan parolkapablon en la germana.
En oktobro de la sama jaro mi fariĝis studento en la Universitato de Kembriĝo. Tie mi konatiĝis kun Victor Sadler, Humphrey Tonkin, Terry Page, Duncan Charters kaj aliaj. La studenta Esperanto-Klubo estis vigla kaj fervoriga. Unu el la lernantoj en mia unua Esperanto-kurso, Kerrin Masterman, havis la ideon veturi per sia skotero por viziti la Universalan Kongreson de Esperanto en Mainz, kaj invitis min kunveturi. Tiu UK, mia unua, estis por mi brila travivaĵo. Brita E-Asocio nomis min por esti unuminuta salutanto en la Solena Inaŭguro. Atendante antaŭ la komenco de la solenaĵo, mi konatiĝis kun Edmond Privat kaj konversaciis kun li. Kvankam kun Ivo Lapenna en Mainz mi ne konatiĝis persone, tamen tie la unuan fojon mi aŭdis lin viva oratori.

En oktobro 1960, fininte miajn studojn pri la klasikaj lingvoj en Kembriĝo, mi enskribiĝis ĉe University College London (Universitato de Londono) por magistriĝi pri lingvistiko kaj fonetiko. Mi aliĝis al la Londona Esperanto-Klubo kaj ĉiusemajne ĉeestis ĝiajn kunsidojn (mi restas ĝis nun ano). Ĝia membraro estis kaj restas internacia. En tiu epoko regule partoprenis ne nur multaj tre aktivaj britaj esperantistoj sed ankaŭ pluraj el meza kaj orienta Eŭropo, trovinte novan hejmon en Britujo post la dua mondmilito kaj ties sekvoj. Inter ili estis Ivo Lapenna, kun kiu mi nun fine konatiĝis persone.
Profesie, mi fariĝis en 1962 asistanto en la fonetika fako de UCL. Doktoriĝinte en 1971 per disertacio pri la prononco de jamajkaj enmigrintoj en Londono, mi promociiĝis laŭvice je lekciisto, docento (Reader), kaj fine (1988) Profesoro de Fonetiko. Mi rolis ankaŭ kiel Sekretario, poste Prezidanto, de Internacia Fonetika Asocio (IPA), kaj dum pluraj jaroj redaktis ĝian revuon. En 1996 mi estis elektita Fratulo (Fellow) de la Brita Akademio. Mia plej grava profesia eldonaĵo estas la trivoluma verko Accents of English (Cambridge, 1982). Inter aliaj gravaj eldonaĵoj estas Longman Pronunciation Dictionary (1990, dua eldono 2000, tria eldono 2008), uzata tra la mondo de lernantoj de la angla kiel fremda lingvo, kaj English Intonation: an Introduction (Cambridge, 2006). Mi emeritiĝis en 2006.

En la jaro 1964 mi estis komisiita de la eldonejo English Universities Press verki dudirektan vortaron de Esperanto kaj la angla. Ĝi aperis en 1969 sub la titolo Concise Esperanto and English Dictionary en la serio Teach Yourself; dua eldono, plene reviziita, aperis en 2010 ĉe la eldonejo Mondial. Miaj preparlaboroj por tiu tasko estis intensaj. Interalie, mi pretigis ĉiumonate listojn de problemaj vortoj, plej ofte anglaj vortoj por kiuj mi serĉis taŭgan ekvivalenton en Esperanto, foje ankaŭ Esperantaj vortoj pri kies formo aŭ senco estis ia dubo. Tiujn listojn mi prezentis al la Altgrada Kurso gvidata en la LEK de Alec Venture. Post la apero de la vortaro mi estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.
En la periodo 1960-68 mi ĉiujare partoprenis la Internacian Seminarion de Germana Esperanto-Junularo okazantan en la fino de decembro en diversaj germanaj urboj kaj vilaĝoj, plej ofte en junulargastejo. Tie oni povis aŭskulti prelegojn vere altnivelajn el enhava kaj lingva vidpunktoj.

En 1961 Marjorie Boulton fondis Esperanto-kursojn en Wedgwood Memorial College en Barlaston apud Stoke-on-Trent, kaj invitis min esti unu el la kursgvidantoj. Tion mi faris dum multaj jaroj, fariĝante mem la kursdirektoro por kelkaj jaroj.
En 1963 mi fariĝis Prezidanto de Londona Esperanto-Klubo. Tie mi regule instruis E-kursojn, plejparte por progresantoj kaj spertuloj. En 1971 mi kunaŭtoris radiokurson, Jen Nia Mondo, poste tradukita en diversajn naciajn lingvojn.

En 1971 ni okazigis Universalan Kongreson en Londono; mi estis prezidanto de ĝia LKK. Unu el la plej interesaj kunsidoj estis publika debato pri la lingva problemo. Por Esperanto pledis Prof-o Lapenna, kaj por la angla lingvo iu s-ro Macmillan, reprezentanto de British Council (la brita eksterlanda kultura instanco). La debato estis dulingva, kaj mi rolis unu el du interpretistoj: mia tasko estis turni Esperanton en la anglan, dum la alia laboris pri la angla en Esperanton. Meze en la anglalingva parolado de Macmillan, la alia interpretisto komencis lami, kaj baldaŭ devis tute rezigni pri sia tasko. Mi ensaltis por savi la situacion, restarigante fluan kaj efikan interpretadon, je granda aplaŭdo de la publiko. La postan tagon okazis la elektoj por la Estraro de UEA, kaj supozeble mia sukceso en tiuj elektoj ŝuldis ion al tiu interpreta spektaklo.

Do dum la tri jaroj 1971-74 mi estis estrarano de UEA. Poste mi restis komitatano, sed ne estrarano, dum multaj jaroj. En 1989 okazis la UK en Brighton (denove mi prezidis la LKK), kaj en tiu jaro mi estis elektita Prezidanto de UEA. Reelektite en 1992, mi restis prezidanto ĝis 1995.
En 1985 la brita E-kongreso okazis en la kimra marurbo Llandudno. Por ĝi mi pretigis malgrandan dudirektan vortaron Geiriadur Esperanto/Kimra Vortaro. (Mi lernis la kimran en vesperaj kursoj en Londono dum la 70-aj jaroj.)

Mia verko Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto aperis ĉe UEA en 1978, kun dua eldono en 1989 kaj tradukoj en kelkajn naciajn lingvojn.
En 2007 mi fariĝis Prezidanto de la Akademio de Esperanto. De 2004 mi estas Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio.
Prepare por la dua eldono de mia E-vortaro mi verkis dum 2008-2010 blogon (www.vortaro-blogo.blogspot.co.uk). Cetere, mi havas ankaŭ fonetikan blogon en la angla (phonetic-blog.blogspot.co.uk).

Mi regule ricevas invitojn prelegi ankaŭ eksterlande. Plej ofte temas pri universitata fako de la angla aŭ de lingvistiko, kiu invitas min prelegi pri tiu aŭ alia aspekto de la angla fonetiko. Tion mi faris en preskaŭ ĉiu lando de Eŭropo, kaj krom tio en Argentino, Barato, Ĉilio, Ĉinujo, Japanujo, Kameruno, Koreujo, Tajvano, Usono, kaj Venezuelo. Kompreneble mi prelegas laŭinvite ankaŭ en Esperanto, interalie en pluraj Universalaj Kongresoj kaj landaj E-kongresoj; krom tio, mi gvidis kursojn pri Esperanta kaj ĝenerala fonetiko, en la Interlingvistikaj Studoj organizataj de d-ro Ilona Koutny en UAM Poznań. En Usono mi instruis en du someraj kursoj de Esperanto en San-Francisko kaj unu en Hartford.
Fine mi menciu, ke en junio 2012 min trafis apopleksio. Tamen mi estis bonŝanca: mi bone resaniĝis, kiel pruvas tio, ke mi ĵus (nov. 2012) kompletigis sukcesan prelegvojaĝon pri angla fonetiko en Osaka/Osako, Japanujo kaj Shanghai/Ŝanhajo, Ĉinujo.

Londono, 13 dec 2012






Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
herzbergcentro je 2012-12-17 00:36:43

Elkore gratulas Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

3.
Myntsy je 2012-12-16 17:37:56

Gratulojn kaj dankegon,
Dum Universalaj Kongresoj, kiam vi prelegis en IKU pri la angla fonetiko mi multe lernis.
Via libro Teach Youself instruis esperanton al la profesoro pri dermatologio en la universitato de Turku.
Okazis tiel, ke survoje al Vankuvero por partopreni grandan fakan kongreson mi portis verdan stelon. Mia amiko, kies kuzino estas esperantistino, demandetis, kial vi portas tiun verdan stelon.? Kompreneble mi klarigis kaj ekparolis en esperanto por, ke aliaj povu konstati , kiel multe ili komprenas. La universitata profesoro sidis apud mi, rakontis ke iu al mi konata Rotary-frato vizitis lian klubon kaj parolis pri esperanto. La profesoro uzis kelkajn vortojn en esperanto. Tutan vojaĝon el Lodono al Vankuvero, mi instruis laŭ la peto de .la profesoro esperanton. En Vankuvero mi vizitis librovendejon aĉetis vian libron, donis ĝin al la profesoro, dum la semajno li lernis vortojn, tiel bone, ke dum ekskursoj kaj survoje al Eŭropo ni povis interparoli pri plej diversaj aferoj. Poste li kelkfoje prelegis pri fakaj aferoj Dum Esperanto-tagoj de EAF kaj gvidis jarojn diskutan grupon en Turku. Ĉiam kiam ni renkotas, dum fakaj seminarioj en Finnlando ni nuntempe interparolas en esperanto "kiel prizorgi sian arbaron por plej multe profiti, kiam oni vendas lignojn". Post sia emeritiĝo, li faris specialan diplomon pri la afero. Niaj gekolegoj, ĉiam miras nian viglan interparolon , pri kiu aliaj nur parton komprenas. Do dankon pro la amuzaj momentoj, dank' al via verko.

2.
Mireille je 2012-12-16 14:22:00

Mirinda profesoro vi estas!! Mi estas tre feliĉa, ke vi denove fartas bone kaj vojaĝas tra la mondo.
Ĉu ni vidos vin en Poznan baldaŭ??
Kun elkoraj salutoj de Mirejo

1.
Boris je 2012-12-15 02:10:50

Kara John! Finfine, ankaŭ vi enpanteoniĝis, kvankam tio devis okazi pli frue! Vi estas unu el la plej valoraj kaj respektataj homoj en Esperantujo. Vivu longe kaj sane kaj plu kreu valoraĵojn!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.