Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:ENGLISH-ESPERANTO-ENGLISH DICTIONARY
Aŭtoro(j): WELLS, John
Eldonejo:Mondial, New York, 2010
ISBN:Kun mola kovrilo: 9781595691491 - Kun malmola kovrilo: ISBN: 9781595691507
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 27.90 (malmolkovrila versio) EUR (sen varimposto)
ELNA: 28.00 aŭ 36.00 dolaroj USD
Lingvo(j):angla, Esperanto
Nia opinio:Konciza dudirekta vortaro, kun ĉ. 10150 Esperantaj radikoj , inter ili ĉ. 150, ne listigitaj en PIV. Preskaŭ ĉiuj el ili estas uzataj en Vikipedio aŭ en aliaj dokumentoj de la Interreto. La vortaro mendeblas inter aliaj en la grandaj retaj libroservoj kaj ankaŭ ĉe Esperanto-librejoj.Estas du versioj, molkovrila kaj malmola, de kio dependas la prezoj de la eldonaĵoj. Ĉe mendo atentu, kiun vi volas aĉeti. -------------------------Jen enkondukaj vortoj de la aŭtoro el la antaŭparolo de la vortaro: Estas por mi granda plezuro prezenti novan plene reviziitan kaj reverkitan eldonon de ĉi tiu dudirekta vortaro angla–Esperanta–angla.Pasis jam pli ol kvardek jaroj post la unua eldono en la serio Teach Yourself. Dum tiu tempo diversmaniere ŝanĝiĝis kaj la angla lingvo kaj Esperanto. La nuna nova eldono laŭeble spegulas tiun duflankan evoluon same per la aldono de novaj kapvortoj kiel ankaŭ per multaj aliaj ŝanĝoj kaj plibonigoj.Antaŭ kvardek jaroj la komputiloj estis ankoraŭ en sia infanaĝo. Ne ekzistis la Interreto. Ankoraŭ ne aperis Plena Ilustrita Vortaro, ankoraŭ ne aperis Longman Dictionary of Contemporary English kaj aliaj modernaj tekstar-bazitaj vortaroj de la angla. Esperanto estas funkcianta lingvo, ne teoria projekto: do prave oni atentas al la uzado, same skribita kiel parolata. Krom neformale observi la uzatan lingvon tra la mondo, mi povis ĉerpi el la kvinmilionvorta tekstaro de skribita Esperanto registrita ĉe tekstaro.com, dum Guglo kaj Vikipedio liveras eĉ pli vastan gamon da praktika uzado (kvankam oni devas konsulti ilin kun kritika atentemo).Mi kaptis la okazon por pli bone provizi por la usona kaj internacia angla lingvo. Tiucele mi aldonis tiajn novajn kapvortojn kiel cilantro, maven, mononucleosis kaj zucchini. Krome mi almetis usonajn signifojn de vortoj jam troviĝantaj en la vortaro, ekzemple muffler paralele kun la brita silencer (dampilo de aŭtoellaso).Sole sub la litero S estas aldonitaj pli ol cent novaj Esperantaj radikoj, ampleksantaj de skan/i, skip/o kaj spam/o ĝis same/o, Samo/o, saud/a, Sejŝel/oj, Siĉuan/o, sik/o kaj svazi/o. En la ĉ. tricent novaj anglaj vortoj sub S troviĝas interalie scallion, scam, schlep, scrapheap, scrawny kaj spreadsheet....La formo kaj stilo de la vortaro restas senŝanĝe: ĝi estas ankoraŭ kompakta. Tio signifas, ke ĝi supozas ĉe la uzanto sufiĉan scion de ambaŭ lingvoj por krei mem surbaze de bazaj vortoj la derivitajn kaj fleksiajn formojn. Laŭeble ĉiu artikoleto estas unuvorta traduko. Plursignifaj vortoj estas traktataj tute resume, kaj troviĝas tre limigita kvanto da prefiksitaj, sufiksitaj kaj kunmetitaj vortoj.Gravan sentoŝanĝon inter Esperanto-parolantoj en la lastaj jaroj inspiris la verko de Claude Piron, La Bona Lingvo. Oni pli forte sentas la dezirindecon ekspluati la latentajn kapablojn de la ekzistanta radikprovizo de la lingvo, prefere ol krei novan vortmaterialon el la franca aŭ aliaj eŭropaj lingvoj. Tiu dilemo ekzistas en Esperanto jam de la plej fruaj tagoj. Ĉu sufiĉis diri malsanulejo, aŭ oni bezonis unuradikan neologismon hospitalo? Ĉu ni parolu pri la dekdufingra intesto (kiel oni nomas ĝin en multaj lingvoj, sed ne en la angla), aŭ ĉu ni bezonas duodeno? Ĉu diri stelfiguro aŭ konstelacio? (Nek duoden/ nek konstelaci/ apartenas al la oficiala radikaro aprobita de la Akademio de Esperanto.) En la angla-Esperanta parto mi decidis ĉe diversaj tiaj punktoj ankoraŭ ne stabilaj doni ambaŭ eblecojn, por ke la uzanto elektu mem inter ili. Ĉe aliaj, mi donis nur mian propran rekomendon. En la Esperanta-angla parto mi pli libere allasis radikojn kiujn Piron (kaj eble ankaŭ mi) opinius evitindaj. Kelkajn mi markis per la signo ☹ (‘evitinda’), al aliaj mi aldonis alternativajn formojn en rektaj krampoj. Por la formo kaj signifo de Esperantaj radikoj mi ordinare sekvas la normdonan verkon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Parizo: SAT). Tamen ne konvinkis min la decido de PIV ŝanĝi diversajn establitajn biologiajn terminojn por akordiĝi kun la scienclatina nomaro. Ekzemple, mi konservas la Fundamentajn alcion/o kaj cipres/o, rezistante la novajn alced/o kaj kupres/o. Cerb/o restu cerb/o, ne cerebr/o. ........John Wells

La unuaj 72 paĝoj legeblas ĉi tie.
Recenzoj:Prezentopaĝo ĉe MONDIAL:
Kreodato:2010-04-01 20:45:18
Lasta redakto:2017-01-30 12:09:14
Montroj:34601
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
Bernadox je 2014-07-05 18:10:52

Tute malprofesia, multaspekte erariga kaj nefidinda. Nepre ne rekomendinda por komencantoj.

Jen 15 artikoloj pri diversaj aspektoj de tiuj vortlistoj:
http://www.ipernity.com/blog/bernardo/232493
Vd. je 1.2 angla (Wells).

Por la baza vort-provizo lernantoj nun uzu la vortaron de Butler Eo-angla de 1967:
http://esperilo.be/butler.htm

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.