Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ilona KOUTNY
Edukado-ensalutnomo: ilonaesp
Vivtempo: 1953 -
Devenlando: Hungarujo
Agadlando(j): Francujo, Germanujo, Hungarujo, Litovujo, Pollando, Svislando, Usono
Prezento: KOUTNY Ilona (Hungario/Pollando)

Naskiĝis en Budapeŝto (Hungario) en 1953, ekde 1997 vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio en Eötvös Loránd Universitato (ELTE), Budapeŝto en 1977 (esperantlingva temo: Grandaj matematikistoj kaj la lingvomodeligo, ĉe István Szerdahelyi), poste studis ĝeneralan kaj aplikatan lingvistikon kaj doktoriĝis pri lingvistiko same en ELTE en 1990 (hungarlingva temo: Aplikado de parolsintezo en la komputila instruado de la lingvoj hungara kaj Esperanto), habilitiĝis pri lingvistiko en Adam-Mickiewicz-Universitato, Poznan (AMU, PL) en 2009 (anglalingva libro kun temo: Naturlingva prilaboro por la hungara parolsintezo).

Unue ŝi laboris en komputika tereno en esplorinstitutoj, poste kiel redaktisto, ankaŭ ĉe la iama Scienca Eldona Centro de UEA, en Budapeŝto (1983-85), estis kunredaktoro de la revuo Interkomputo, poste Fokuso. Ekde 1986 ŝi okupiĝis pri parolprilaboro kunlabore kun la Budapeŝta Teknika Universitato, kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL enkadre de plurlingva parolsinteza sistemo, kaj laboris pri parolantaj instruprogramoj PAROLERN. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun la maŝintraduka DLT-projekto, pretigante la hungaran modulon kun hungaraj kolegoj.
Post la morto de prof. István Szerdahelyi en 1987, ŝi transprenis la instruadon de Esperantaj lingvo kaj lingvistiko en la Esperanto-fako ĉe la Lingvistika Katedro de ELTE. Kunfondis la internacian Esperantologian fakon, kiu dum kelkaj jaroj funkciis kaj donis magistran diplomon pri esperantologio al la diverslandaj finstudintoj. Ŝi prelegis ankaŭ pri komputa kaj aplikata lingvistiko. Ŝi prezidis la Ekzamenkomisionon de HEA, kaj instruis kadre de la tiamaj C-kursoj.

En 1997 ŝi transloĝiĝis al Pollando (ŝia edzo estis pola esperantisto, Zbigniew Galor), kie ŝi instruis en la Lingvistika Instituto de AMU en Poznano hungarajn lingvon kaj lingvistikon ekde 1994. Inter 2010-19 ŝi gvidis la Finno-ugran Katedron, inter 2020-24 la hungarologian katedron.

En 1997 ŝi fondis en AMU kaj gvidis inter 1998-2024 la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, prelegadis pri esperanta gramatiko, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto. Dum la tria jaro de jaro la Studoj okazadis Instruista trejnado kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net. Ekde la studjaro 2009/10 kun kolego Michael Farris gvidas anglalingvan kurson pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj por la studentoj de la Lingvistika Instituto (ekde 2023 Etnolingvistika Fakultato) kun prartopreno de kelkaj eksterlandaj gestudentoj.

Sukcese lanĉis ankaŭ magistrajn studojn pri interlingvistiko (kombinite kun la angla lingvo kaj informmastrumado,) en 2022. Ekde oktobro 2024 ŝi estas emerita profesoro de AMU.

Membro de la Akademio de Esperanto 1998-2016, profesoro ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj ekde 1986, membro de UEA, ILEI (ties honora membro ekde 2016), CED. Ŝi ofte prelegas pri sciencaj temoj en diversaj forumoj (IKU, Esperantologia konferenco, AIS-sesioj, KCE, GIL-konferencoj ktp.), gvidas esperantajn kursojn en diversaj niveloj (ekz. dufoje en Usono en la somera universitato) kaj publikigas artikolojn en kelkaj lingvoj.
Ŝi kunredaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (1996 kun I. Szerdahelyi, ĉ. 65 mil leksikaj unuoj kaj signifa faka materialo) kaj la Hungaran-polan temvortaron (2000 kun koleginoj, ĉ. 26 mil leksikaj unuoj). Ŝi laboras pri la plurlingva projekto Strukturita Esperanta Temvortaro, kies 3 volumoj kun leksikaj kaj komunikaj ekzercoj jam aperis: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro (2002), Lingvo kaj Komunikado (2003), Homa vivo kaj Loĝado (2005). Aldoniĝis la Angla-Esperanta-Litova versio de Lernado kaj Laboro (2005), poste la Germana-Esperanta-Pola versio de Lingvo kaj Komunikado en 2008. Jen ligo al la laŭtemaj etvortaroj. La projekto reviviĝis en 2024 per la kunlaboro de 4 ĉinaj studentoj kaj aperis la ĉina versio de Lernado kaj Laboro (YU Jianchao kaj ZHANG Changsheng), kaj Homa vivo kaj Loĝado (LONG Yunxia kaj SUN Yesheng). Krome alia studento de la postdiplomaj Studoj, Milan Kolka pretigas la retan version.

Ŝi kunredaktis la universitatan lingvistikan revuon JKI (Lingvo. Komunikado. Informado, 2011-19), poste Investigationes Linguisticae (2021-) kie povis aperi artikoloj ankaŭ pri esperantologio kaj interlingvistiko, ne nur pole kaj angle, sed ankaŭ esperante. Startigis la serion Interlingvistikaj Studoj kies 4 volumoj aperis en ŝia redaktado (https://interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/eldonajoj.html).

Organizis 5 interlingvistikajn simpoziojn en Poznano (2008, 11, 14, 17, 20). La materialoj de la lasta simpozio aperis en du volumoj en la universitata serio Cross-linguistic and Cross-cultural Studies kies seria redaktoro ŝi estas. La lasta tre grava atingo estas la Interlingvistika laborsekcio de la Internacia Kongreso de Lingvistoj (en septembro en Poznano, https://ciplnet.com/interlinguistics-workshop-during-icl21/).

HEA donis al ŝi honorinsignon en 1989, UEA Grabowski-premion en 2008 kaj pro Elstara agado en 2015. Post la festado de 10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj per interlingvistika simpozio ŝi estis elektita Esperantisto de la jaro 2008 fare de la revuo La Ondo de Esperanto. Bv. legi la koncernan intervjuon. Ilona Koutny en 2018 ricevis la FAME-kulturpremion en Aalen. Legu la raporton ĉi tie.
En septembro 2010 ankaŭ Pola Radio publikigis intervjuon kun ŝi pri la interlingvistikaj studoj. Poste plurfoje aúdeblis intervjuoj kun ŝi (ekz. https://pola-retradio.org/2023/01/e_elsendo-el-la-25-01-2023/). Intervjuo en Esperanto 2019/1; IPR 2023/1, pri la studoj en Esperanto 23/junio. Prezento en IpI 123: https://interlingvistiko.net/wp-content/uploads/2023/07/IpI_123.pdf

Verkis: Ilona Koutny por la Panteono de www.edukado.net, 13an de decembro 2010, aktualigis ĝin la 5an de novembro 2024.
Foto: Katalin Kováts

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; | Aldoni propran komenton

10.
Ronaldeto je 2018-10-25 18:37:28

Kara Ilona,
mi jam ĉiam admiris vian entuziasmon kaj agademon. Apenaŭ iu al mi konatoj meritas tiun premion kiel vi!
Estis longa vojo kaj mi certas, ke via edzo estus estinta tre fiera pro tiu premio.
Ĝis la sekvonta renkontiĝo!

Ronaldo

9.
Monik je 2018-10-24 20:55:04

Kara Ilona,
Mi tre ĝojas vidi ke vi ricevis tiun prestiĝan premion kaj tutkore gratulas vin !
Sanon, pluan sukceson kaj multajn lernantojn deziras mi al vi.
Amike
Monika05

8.
Forigita uzanto je 2018-10-24 04:22:51

Sukceson, sanon, fortojn al la aktiva antaŭeniganto de la internacia lingvo Esperanto! Vi meritas famon kaj FAMEn.
Saliko

7.
kolombisto je 2018-10-22 18:25:26

Kara Ilona ! Ankaŭ mi gratulas al vi, el nia lando Hungario, por FAME-kulturpremio. Estas ĝojo vidi vin kune kun Katalin sur la fotoserio.

6.
Esperant_Krakow je 2018-10-22 12:22:07

Elkoran gratulon al vi pro ricevo de la FAME-kulturpremio,
Maria Majerczak

5.
emilia je 2016-12-17 19:28:47

Ilona: Gratulon!

4.
Forigita uzanto je 2011-10-09 10:14:21

Kara Ilona,
Mi gratulas vin pro la distingo. Vi faras ege gravan laboron por Esperanto.
Mi deziras ege bonan sanon, multe da gestudentoj por daŭrigi vian fakon,
kaj ankaŭ multe da sukcesoj.
Elkore kaj plej amike,
Anjo

3.
Forigita uzanto je 2011-10-08 20:32:11

"Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro!" - Kara Ilona, mi gratulas, kaj deziras al vi pluajn sukcesojn en sciencaj esploroj, redaktado, eldonado, scienc-organizado, instruado! Laboru, kunlaboradu sukcese en Akademio de Esperanto kaj ekster ĝi, kontribuadu al konservo kaj evoluigo de lingva kaj faka nivelo de Akademio Internacia de Sanmarino! - Trovu ekvilibron inter la postuloj de la finnugristika kaj esperantologia partoj de via ĉiutaga universitata laboro. Trovu iam tempon ripozi! Mi scias, ke mia lasta deziro plenumiĝos ne senobstakle.

2.
fejfi je 2010-12-14 23:15:15

Kara Ilona,
mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi kaj mi estas tre danka al vi, ke vi klopodas fari el mi pli klerigitan homon. Mi deziras al vi (kaj al mi!) ke vi sukcesu! Dankon por ĉio, kion vi faras por nia grupo dum la porinstruistaj poznanaj studoj!
Sincere kaj amike
Fejfi

1.
Katalin je 2010-12-14 21:18:51

Bonvenon en nia Panteono, Ilona kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo en Poznan kaj nia multjara kunlaboro. Mi speciale dankemas al vi pro la "puŝoj" al la direkto de mia doktoriĝo. :-)
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.