Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Manirakiza Aime Patrick
Edukado-ensalutnomo: apmanirakiza
Vivtempo: 1987 -
Devenlando: Burundo
Agadlando(j): Burundo
Prezento: Mi nomiĝas Manirakiza Aime Patrick. Mi estas 37-jara. Mi loĝas en Burundo, Orienta Afriko. Profesie, mi estas komputikisto.
Mi esperantistiĝis en 2005, nun mi havas C1-nivelon post KER-EKZAMENO kun atestilo pri sukceso kiun mi ricevis en Torino dum la 108-a Universala Kongreso.
Mi ĵus finis la kurson nomatan "Lingva Precizeco 2023/2024" gvidita de Maria Majerczak en la universitato de Jagelona kun la pruvilo. En 2019, mi ricevis atestilon pri sukceso post la kurso EIT-Afriko, metodiko ĉe https://edukado.net gvidita de Katalin Kovats.
Mi estas prezidanto de la Landa Asocio de Esperanto en Burundo “ANEB” kaj samtempe kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA.
Sukcesaj projektoj:
• Mi estas la fondinto de la Esperanto-lernejo nomata ‘’Espero’’ kie la Esperanto-lingvo estas instruata.
• Ĉi-jare UEA ofertis al mi diplomon pri Elstara agado kiel kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, interalie pro efika subteno al la preparado de la UK 2024.

• En 2019, Mi kunordigis la 9an Afrikan kongreson en Senegalo
• En 2017, mi kunordigis la 7an Afrikan kongreson en mia lando Burundo
Miaj ambicioj estas fari la Esperanto-lingvon instruata en lernejoj kiel instrulingvo en mia lando sed ankaŭ en tuta Afriko.
Dum la semajnfinoj mi instruas la Esperanto-lingvon en mia klubo nomata "Paca Armeo", la klubo formita de 45 lernantoj, el kiuj plejparte estas virinoj. Mi gvidas kurson tie ĉiun dimanĉon fizike. La klubo estas la plej aktiva en Burundo.

Mi gvidas ankaŭ retan kurson al angle-parolantaj studentoj (Gambio, Kenjo, Tanzanio kaj DR Kongolandanoj). La kurso estas en Jutuba kanalo de ILEI.

Fonto: Manirakiza Aime Patrick por la Panteono en decembro 2024.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.