Novaĵoj
Forpasis Claude Gacond
Kategorio: Movado; Dato: 2024-11-17 21:04:24
Nia redakcio kun malĝojo anoncas grandan perdon de la movado, la forpason de svisa pedagogo Claude GACOND, kiu riĉigis la Esperanto-movadon kaj kulturon per pluraj gravaj kontribuaĵoj.
En 1962 li transprenis la funkcion de Esperanto-prelegisto ĉe Svisa Radio Internacia, kiel posteulo de Edmond Privat (1889-1962) kaj kun sia edzino, kiu dialogis kun li, li plenumis tiun elsendan laboron dum 30 jaroj ĝis 1992.
En 1967 definitive statute fondiĝis la planlingva fako 'Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale' = CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) en la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds, kiun li ekkreis en 1954 per savo de arĥivaĵoj.
En 1968 li kunfondis la Esperanto-studejon Kultura Centro Esperantista (KCE).
Claude Gacond estis signifa figuro ankaŭ de Esperanto-instruado kaj pedagogio. Multaj el konataj esperantistoj edukiĝis aŭ staĝis dum pluraj monatoj sub lia tutorado en KCE.
Pri la riĉa vivo kaj agado vi povas legi en la biografio, troviĝanta en nia Panteono, kie eblas postlasi ankaŭ kondolencojn kaj dividi memoraĵojn.
Ripozu en paco, Claude!
Al la listo | Memorkonferenco okaze de la 100-jara jubileo de I. Szerdahelyi → |