Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Jérémie SABIYUMVA
Edukado-ensalutnomo: jerrybs21
Vivtempo: 1982 -
Devenlando: Burundo
Agadlando(j): Burundo
Prezento: Jérémie SABIYUMVA naskiĝis 25-an de aŭgusto 1982 en Rumonge, Burundo.
Li esperantistiĝis en la fino de 1999, kiam li estis en mezgrada lernejo. Post apenaŭ konatiĝo kun Esperanto, li ekinstruis ĝin al siaj amikoj. "Instruante oni sin instruas" kaj ŝajnas, ke tiu aserto funkciis por Jérémie ĉar li ne longe restis komencanto. Li unue esperantigis siajn gefratojn kaj gepatrojn, kaj poste siajn amikojn. Li estis ege aktiva en lernejoj de sia naskiĝurbo kaj en 2010 li translokiĝis al Bujumbura, kaj tie li semis nian lingvon al multaj lernejoj, starigante klubojn. Li unue varbis siajn amikojn ĉe Lycée du Lac Tanganyika, kiuj poste helpis al li kontakti aliajn lernejojn. Jérémie tiam havis tempon kaj ĉiam klopodis havi tempon por la starigitaj kluboj. Multaj aktivuloj nunaj aŭ estis instruitaj de li aŭ iel ligita al Jérémie.

En 2005 estis starigita landa asocio ANEB, kaj li fariĝis ties Ĝenerala Sekretario. Tiam, li ekkontaktis la UNESKO-Komisionon kaj diversajn instancojn burundajn, por paroli al ili pri Esperanto. Lia laboro ne haltis tie, li ĉiam klopodas porti la voĉon foren kaj estis ambasadoro de Esperanto.
En 2010 li diskonigis Esperanton en la Internacia Junulara Festivalo, organizita en Bujumbura kaj tie "kaptis" multajn nunajn aktivulojn.
Dum sia lernado Jérémie klopodis atingi multajn junulojn, kaj trovis taŭgan manieron: Li partoprenis en diversaj junularaj radiprogrameroj por pluvarbi kaj ĉiam donadis kontaktojn de kie eblas ĉeeste aŭ rete sekvi kurson.
En 2005 li partoprenis en instru-seminario, organizita de UEA kaj gvidita de la fama serba instruistino Tereza Kapista. Li helpis en la organizado kaj instruado.
En 2008 li partoprenis sian unuan internacian aranĝon, ILEI-kongreson en Benino kaj tiam li konatiĝis kun multaj instruemuloj. Tiu aranĝo estis tre fajro-instiga por la burunda movado.
Menciindas, ke por sukcesi, necesas havi lernejon, kaj kunlabore kun esperantistoj, ĉefe Johan Derks, estis konstruita Esperanto-lernejo en Rumonge, kie nun la infanoj lernas Esperanton. Nun, temas pri infanĝardeno, sed la plano estas havi bazlernejon, mezlernejon kaj universitaton.
Li trapasis KER-ekzamenon kaj nun li havas atestilon pri C1-nivelo.

Jérémie SABIYUMVA estis dum multaj jaroj en la afrika komisiono de UEA kiel prizorganto de informado kaj komisiito de TEJO pri landa agado en Afriko. Li estis Prezidanto de la landa asocio ANEB kaj nun li estas estrarano de UEA.

Fonto: Jérémie SABIYUMVA por la Panteono en decembro 2024.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Arko je 2024-12-15 07:35:40

Gratulon!

2.
Tim je 2024-12-15 07:32:59

Gratulon, Jérémie, pro via enpanteoniĝo kaj via sukcesa partoprenigado de tiel multaj afrikanoj en la Universala Kongreso en Aruŝo. Fartu bone!

1.
Twalibu je 2024-12-15 05:49:36

Mi ege gratulas Jeremie de lia grava agado en nia lando BURUNDO , ĝis nun li estas bona ekzemplo en AFRIKO .Vivu esperanto!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.