Novaĵoj

Interlingvistiko havis sekcion dum prestiĝa kongreso de lingvistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2024-09-19 20:33:32

Interlingvistika sekcio dum la 21-a International Congress of Linguists (ICL) en Poznano (PL)

La Internacia Lingvista Kongreso estas la plej granda kaj prestiĝa aranĝo de lingvistoj, kiu okazas ĉiun 5-an jaron en diversaj landoj.


La 21-an (inter la 8a kaj 14a de septembro 2024) organizis la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, partoprenis ĝin pli ol 500 homoj. Jen filma prezento de la kongreso, en kies fino videblas ankaŭ Sean O’Riain.
Multaj sekcioj kaj laborsekcioj funkciis dum la semajno.

La Interlingvistikan laborsekcion kun 12 prelegoj (el 11 landoj) gvidis Ilona Koutny (UAM) kaj Nicolau Dols (Universitato de Balearaj Insuloj, ES) ĵaŭdon posttagmeze kaj vendredon. Dum la enkonduka parto, Duncan Charters, prezidanto de UEA kaj François Lo Jacomo, sekretario de la Akademio de Esperanto salutis la partoprenantojn, poste Ilona Koutny skizis la terenon de interlingvistiko kaj esperantologio, fine Nicolau Dols prezentis la temojn kaj prelegantojn de la sekcio.

Interlingvistiko havas historian radikon en ICL, ja dum la 2-a kongreso en 1931, en Ĝenevo Otto Jespersen (konata dana lingvisto, adepto de Esperanto, poste de Ido kaj kreinto de Novial) iniciatis diskuton pri la problemo de internacia lingvo, kiun partoprenis konataj lingvistoj (i.a. Sapir). Li enkondukis interlingvistikon kiel lingvistikan branĉon (li antaŭe aperigis sian verkon A New Science Interlinguistics, 1930). La temoj de la prelegoj estis diversaj.
Sabine Fiedler (DE) traktis la temojn de esperantologia fakliteraturo dum la lastaj jardekoj. Nicolau Dols (ES) analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la tekstaro. Christopher Gledhill (GB/FR) prezentis la problemojn de paronimoj kaze de terminoj. Philippe Planchon (FR) diskutis la uzon de -ig kaj -iĝ lige kun la verbaj valentoj.
Marc van Ostendorp (NL, rete) esploris la prononcon de esperantaj akronimoj. Natalja Dankova (CA) analizis la uzon de artikolo en parolataj, spontanaj tekstoj de latinidlingvanoj kaj slavlingvanoj. François Lo Jacomo (FR) traktis la manieron kiel Esperanto riĉiĝas per novaj vortoj. Ilona Koutny (HU/PL) prezentis István Szerdahelyi (interlingvisto, novema esperantologo, fondinto de la Esperanto-fako en Budapeŝto) okaze de lia 100-jara jubileo.
Fabio Fortes (BR) esploris kiomgrade la bazaj nocioj de esperantistoj – kiel lingva demokratio, lingvaj rajtoj, komuna lingvo en interkultura komunikado – estas akceptataj inter ne-esperantistaj studentoj en Brazilo. Başak Aray (TR) parolis pri logika empirismo kaj lingvoplanado kaze de Carnap. Veră Barandovská-Frank (CZ/DE) elstarigis la rolon de la latina kaj latinidaj lingvoj en lingvoplanado. Jorge Antonio Leoni de León (CR) elektis aktualan temon, la uzon de AI (artefarita intelekto) en la konstruado de lingvoj, ĝian teoriajn, metodikajn kaj etikajn aspektojn.

La prelegojn de la Interlingvistika sekcio ĉeestis pli ol 30 kongresanoj, inkluzive la postdiplomajn interlingvistikajn studentojn (kiuj finekzameniĝis komence de la kongresa semajno) kaj kelkajn ne-esperantistojn. La prelegoj okazis angle, sed estis ankaŭ esperantlingvaj demandoj poste, kiel tiuj de Alicja Sakaguchi (konata interlingvistino kiu reprezentas mallarĝan aliron al interlingvistiko). Ni planas publikigi libron el la prilaboritaj prelegoj.

Ni esprimas nian dankon al ESF pro ĝia multflanka subteno, aliĝkotizoj kaj vojaĝigo de la prelegantoj kaj eventuala subteno de la eldonota libro. 

Krom en la interlingvistika sekcio okazis prelegoj de aliaj esperantistoj: Bengt-Arne Wickström, Ida Stria kaj Sean O’Riain en la lingvopolitika sekcio, Rafał Darasz en la signolingva sekcio kaj Ana Alebić-Juretić en la sekcio pri historia lingvistiko (la du lastaj ĵus finis la interlingvistikajn studojn de AMU).
Dum la semajnfina kultura aranĝo ARKONES kelkaj prelegantoj kontribuis al la programo: Nicolau Dols (deklamis katalunajn kaj proprajn poemojn), Antonio Leoni de León (Centramerika Konservejo de Kultura Propraĵo), Philippe Planchon (familiaj nomoj kaj rakontoj), François Lo Jacomo (Ĉu nova rezolucio de Unesko pri Eo?) kaj Ilona Koutny (Plurlingvaj temvortaroj papere kaj rete – kun kunlaborantoj; Raporto pri ICL, Prezento de Szerdahelyi). Ankaŭ Duncan Charters kaj pluraj aliaj instruistoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj kontribuis al la riĉa programo de la lasta kultura aranĝo ARKONES

(Anonco baze de la raporto de Ilona Koutny. Sur la foto de Katalin Kovats videblas prelegintoj de la interlingvistika sekcio. )

Poznano: Dek novaj trejnitoj pri instruado Al la listo La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.