Novaĵoj

Poznano: Dek novaj trejnitoj pri instruado

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-24 13:00:44

Kiel vi jam povis legi en Poznano ĉi-septembre okazis la lastaj ekzamenoj, kaj per tio finiĝis la 26-jara universitatnivela instruado de interlingvistiko.
La nuna fino de la studoj signifas finon ankaŭ de la universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. La studentoj de IS en la tria jaro ĉiam povis elekti studfakon, pri kiu ili specialiĝis. Inter tiuj elektebloj estis ankaŭ metodologio, kies programon ni plilarĝigis aldonante eblon al movadaj interesiĝantoj, kiuj aliĝis al la programo por ties lasta jaro kaj ricevis ne universitatan diplomon, sed atestilon pri la unujara multflanka studado.

En 2023 kvin IS-studentoj elektis la metodikan specialiĝon, al kiuj aliĝis ok unujaraj kursanoj.
La grupo tre intense laboris por alpreni kiel eble plej multe da teoriaj kaj praktikaj konoj.

La trejnadon gvidis Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj de la Manlibro pri instruado de Esperanto, kaj kontribuis ankaŭ Ilona Koutny kaj kelkaj gastprelegantoj.

La kursanoj devis labori multe, fari plurajn praktikajn taskojn, ekzemple

  • analizi lernolibrojn kaj verki recenzon pri unu moderna lernilo,
  • kompili studprogramon kaj plurajn lecionplanojn,
  • krei ekzercojn (kiuj aperis en edukado.net),
  • fariĝi geonkloj kaj gvidi sesiojn al minimume kvin genevoj de Ekparolu!, poste raporti pri siaj spertoj,
  • aŭskulti prelegon, trovi erarojn kaj fine konsili la preleginton pri plibonigendaj punktoj,
  • doni gramatikajn fulmkursojn pri specialaj problemoj,
  • verki ĉ. 30-40-paĝan finlaboraĵon,
  • kaj ĉiuj el ili devis disvolvi instrulaboron kaj movadan agadon en sia hejmlando aŭ medio.

Okazis dufoje unusemajna instruado: en septembro 2023 ĉeeste en Poznano, en februaro 2024 rete en Zoom. Dum la tuta studjaro estis ankoraŭ en 6-7 semajnfinoj tritagaj zoom-programoj kun multaj prelegoj kaj aktivaĵoj. En la jaro la IT-grupo plene kunstudis kun la universitata grupo kaj povis ĝui ĉiujn prelegojn.

En septembro 2024 la kursanoj revenis al Poznano por unu semajno, por trapasi ekzamenojn pri movadhistorio, kulturo, gramatiko, kaj prezenti modellecionon (tio estas instrui eron de unu el siaj preparitaj lecionoj). Tiun praktikan ekzamen-instruadon ĉeestis kaj prijuĝis ankaŭ Duncan Charters.

La kursanoj devis prezenti publike ankaŭ sian diplomlaboraĵon kaj defendi ĝin.
La laboraĵojn ni baldaŭ alŝutos al la sekcioj DIPLOMLABORAĴOJ aŭ Dokumentujo kaj ilin ebligos legi al ĉiuj. 

Fine de la semajno ni ĉiuj havis okazon partopreni ankaŭ la Internacian Kongreson de Lingvistoj kaj partoprenis la lastan kulturan semajnfinon ARKONES.

En tiu ĉi jaro sukcese finis la trejnadon la sekvaj personoj:
IS-studentoj:

  • Maŭrizio Giacometto (GB)
  • Milan Kolka (CZ)
  • Rafal Dorosz (PL)

El ili postrestis por ekzameno, trapasota en novembro 2024:

  • Miĥaelo Balicki (PL) kaj
  • Hoan Tran (VT).

El la unujaraj partoprenintoj de IT finis siajn studojn:

  • Aranka Laslo (RS) 
  • Nedeljka Ložajić (RS)
  • Yentle-Rose Hemelrijk (NL/FR)
  • Zhang Changsheng (CN) kaj
  • Lidia Komar (PL) (de la antaŭa grupo)

Edukado.net fieras pri tio, ke la studoj kaj laboro okazis kun teknika helpo de edukado.net kaj de ties redaktoro kaj ni antaŭĝojas daŭre povi kalkuli je aktiva kunlaboro en la retejo de ĉiuj trenitaj kaj diplomitaj studentoj. 

Dankon al ESF pro la plurjara subteno kaj financa helpo. 

Gratulojn al ili pro la sindona laboro, investo de tempo, energio kaj mono, per kiu ili altigos la nivelon de instruado de Esperanto!

 

Al la listo Interlingvistiko havis sekcion dum prestiĝa kongreso de lingvistoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.