Novaĵoj

Forpasis Teresa Nemere el Pollando

Kategorio: Movado; Dato: 2025-12-02 12:14:21

 

Atingis la redakcion la malĝojiga novaĵo pri la forpaso de konata pola esperantistino, Teresa Nemere (1939-2025). 

Teresa lernis Esperanton en 1962 aktivante en la junulara movado. En sia urbo Toruń (Toruno) ekde sia studenta periodo ŝi disvastigis aktive Esperanton. Laborante en mezgradaj lernejoj ŝi akiris instrurajton por Esperanto, organizis kaj gvidis Esperanto-kursojn por lernantoj kaj por instruistoj, poste ankaŭ malfermitajn kursojn en la urbo. Ŝi instruis Esperanton  kiel lektoro inter la jaroj 1970 kaj 1990 ankaŭ en la loka universitato.

En 1974 Teresa eklaboris en la Etnografia Muzeo de la urbo, kie ŝi sukcese aplikis la internacian lingvon por ekspozicioj kaj ties broŝuroj, organizante internaciajn seminariojn, folkloraranĝojn kaj prelegvojaĝojn. Esperanton lernis ankaŭ ŝiaj kolegoj en la muzeo. Eblis viziti la muzeon kaj la urbon de Koperniko kun Esperantlingva ĉiĉeronado de Teresa kaj ŝiaj kunlaborintoj, kiun eblon profitis kun plezuro ĉiu studgrupo de la interlingvistikaj studoj en Poznano. 

En la loka junulara teatro-studio danke al la agado de Teresa realiĝis pli ol dek dulingvaj teatraĵoj. 

Teresa brile utiligis la internacian lingvon kiel pontolingvon en sia faka agado pruvante, ke tio eblas kaj valoras.

Esperanto havis rolon ankaŭ enfamilie, pro la multaj vizitantoj, gastoj kaj amikoj parolas la lingvon ankaŭ ŝiaj filino Kinga kaj nepino Nadia al kiuj ni sincere kondolencas. 

Vi povas legi la sinprezenton de Teresa en nia Panteono kie ni kolektas ankaŭ viajn memoraĵojn pri renkontiĝoj kaj kunlaboroj kun tiu mirinda persono. Ripozu ŝi en paco. 

Al la listo Forpasis Rob Moerbeek en Nederlando

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.